6317 Dreyfus
El Vikipedio
| 6317 Dreyfus | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 6317 Dreyfus |
| Aliaj nomoj | 1990 UP3 ; 1988 AQ5 ; 1992 FQ4 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Eric Walter Elst |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
16-a de oktobro 1990 La Silla (Ĉilio) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
335,442 Gm (2,242 AU) 315,829 Gm (2,111 AU) 355,056 Gm (2,373 AU) |
| Discentreco | 0,0585 |
| Meza anomaliangulo | 45,414° |
| Klinangulo | 5,837° |
| Periodo | 1226,415 tagoj (3,358 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 19,89 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
94,080° |
| Argum. de periapsido | 95,111° |
| Fizikaj ecoj | |
| Rotacia periodo | 0,2188 tago (5,25 horoj) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 13,9 |
6317 Dreyfus (aŭ 6317 Drefuso) estas nebone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de oktobro 1990 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.
Ĝi estis nomita en memoro de la franca oficiro Alfred Dreyfus (1859 – 1935). Maljuste akuzita de perfido (en etoso de kontraŭjudismo), li estis kondamnita je ekzilo en Franca Gviano en 1894. Tiu afero dividis Francion inter subtenantoj kaj akuzantoj de Dreyfus. Notinda subtenanto estis Émile Zola, kies artikolo J'accuse...! rezultigis revizion de la proceso kontraŭ Alfred Dreyfus, liberigon kaj reakcepton de la false akuzita oficiro en 1906.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (6317) Dreyfus (de IAU Minor Planet Center)
- angle 6317 Dreyfus : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| (6316) 1990 TL6 | 6317 Dreyfus | 6318 Cronkite |