7142 Spinoza
El Vikipedio
| 7142 Spinoza | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 7142 Spinoza |
| Aliaj nomoj | 1994 PC19 ; 1949 OZ ; 1987 HA1 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Eric Walter Elst |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
12-a de aŭgusto 1994 La Silla |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
473,605 Gm (3,166 AU) 421,836 Gm (2,820 AU) 525,373 Gm (3,512 AU) |
| Discentreco | 0,109 |
| Meza anomaliangulo | 182,650° |
| Klinangulo | 0,330° |
| Periodo | 2057,475 tagoj (5,633 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,76 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
113,832° |
| Argum. de periapsido | 113,378° |
| Fizikaj ecoj | |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 12,6 |
7142 Spinoza (aŭ 7142 Spinozo) estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de aŭgusto 1994 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.
Ĝi estis nomita en memoro de la juddevena nederlanda filozofo Baruĥ Spinozo (1632 – 1677). Lia distanciĝo kontraŭ religio kaŭzis, ke li estis ekskomunikita el la juda kumunumo de Amsterdamo en 1656. Li agnoskis René Descartes kiel patro de la moderna filozofio, sed kritikis ties metafizikon. Li konstruis sistemon de deduktiva metafiziko per terminoj de la eŭklida geometrio. Li estis sperta ankaŭ en la farado de lensoj, sed la inhalo de vitra polvo kontribuis al lia morto.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (7142) Spinoza (de IAU Minor Planet Center)
- angle 7142 Spinoza : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 7141 Bettarini | 7142 Spinoza | 7143 Haramuro |