2 Palaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaso
Palaso aŭ 2 Pallas, fotita en 2007 de la kosmoteleskopo Hubble
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso 414,717×106 km
Perihelio – Afelio 319,358×106 km – 510,077×106 km


Discentreco 0,231
Orbita inklinacio 34,852°


Sidera periodo 1 685,927 t
Fizikaj proprecoj
Kategorio Preskaŭplanedo
Ekvatora – Polusa diametro 570×525×482 km × km
Maso 2,060×1020 kg
Meza Denso 4 200 g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco m/s²
Fuĝrapido 0,35 km/s km/s
Rotacia periodo
Inklinacio de la rotacia akso °
Albedo 0,14
Proprecoj de la atmosfero
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
~164 K
Ĉefaj komponantoj
Historio kaj alioj
Malkovrinto Heinrich Olbers
Malkovrinta dato 28-a de marto 1802
Alia nomo Pallas
vdr

Palaso2 Pallas estas la tria plej granda asteroido en la asteroida zono (averaĝa diametro de 524 km) kaj la dua kiun oni malkovris.

Ĝin malkovris la 28-an de marto 1802 Heinrich Olbers, kiam li provis retrovi la preskaŭplanedon Cereso helpe de prognozoj faritaj de Carl Friedrich Gauss. Olbers malkovris ankaŭ Vesta. Pallas estis nomita laŭ la greka diino Pallas Atena[1] diino de saĝo, scienco kaj artoj.

Historio de la malkovro

En 1801, la astronomo Giuseppe Piazzi ekvidis ion, kiu aspektis kiel kometo. Iom poste, li anoncis la malkovron de objekto, kies movo estis tro malrapida kaj unuforma por esti tiu de kometo. Li sugestis, ke temis pri novtipa objekto. Tiu objekto malaperis malantaŭ la Suno. Retrovis ĝin kelkajn monatojn poste barono Franz Xaver von Zach kaj Heinrich Olbers, danke al kalkulo farita de Gauss. Tiun objekton oni nomis Cereso (aŭ 1 Ceres); ĝi estis la unua malkovrita asteroido.

Iom poste, Olbert, provante lokalizi Cereson, rimarkis alian objekton proksime. Estis 'Palaso, kiu hazarde pasis apud Cerso.

Oni atendis la malkovron de unu nova planedo inter Marso kaj Jupitero, sed ne de du.

En 1947, la japana astronomo Kiyotsugu Hirayama, studante asteroidajn movojn, malkovris, ke ĉi tiuj estas klaseblaj en diversaj grupoj kaj malkovris tri asteroidojn samgrupajn kiel Palaso; li nomis tiujn: la Palasa familio. De 1994, pli ol dek anoj de tiu familio estis malkovritaj, kaj en 2002, la ekzisto de tiu familio estis konfirmita per la spektro de ties anoj.

Ecoj

Orbitaj ecoj

Aliaj ecoj

La mason oni kalkulis je 1,21 × 10−10 sunmasoj aŭ 2,41 × 1020 kilogramoj.

Pere de observado de steleklipsoj[3] estas deduktebla la grandeco: la formo de Pallas sekve de tio estas triaksa elipsoido kun aksolongecoj de 574 ± 10 km, 526 ± 3 km kaj 501 ± 2 km. Bone konforme kun tio, el observadoj de la Infraruĝa Astronomia Satelito (infrared astronomical satellite) oni deduktis averaĝan diametron de 523 ± 20 km. Tiel Pallas estas, krom Cereso, la plej granda astro de la klasika asteroida zono, sed ĝin superas laŭ maso kaj Cereso kaj Vesto (aŭ (4)Vesto).

Ĝia surfaco, kies averaĝa albedo estas 0,159, konsistas el silikato, malriĉa je fero kaj akvo (tiatipaj mineraloj inkludas olivinon kaj piroksenon) kaj ĝia spektro similas tiun de karbon-kondraj meteoroidoj.

Notindaĵo

La ĥemia elemento Paladio, kiun oni malkovris en 1803 estis tiel nomata refere al la malkovro de Palaso, unu jaron antaŭe.

Notoj kaj referencoj

  1. Atena, en mitologio, estis kromnomita Pallas ĉar ŝi mortigis la Giganton Pallas, en epopeo Gigantomakio.
    En aliaj mitoj, male, Pallas estis amikino de Atena, kiu mortigis ŝin akcidente
  2. En astronomio, oni uzas la julian jaron, kies daŭro estas ekzakte 365,25 tagoj
  3. Angllingva artikolo : http://adsabs.harvard.edu/cgi-bin/nph-bib_query?bibcode=1990AJ.....99.1636D

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidojPoste:
Cereso2 Palaso3 Junono

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda