5474 Gingaseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
5474 Gingaseno
asteroido
Oficiala nomo 5474 Gingasen
Aliaj nomoj 1988 XE1 ; 1955 YK ;
1971 BO2
Historio
Malkovrintoj T. Fujii kaj K. Watanabe
Dato de malkovro
Loko de malkovro
3-a de decembro 1988
Kitami ( Hokajdo, Japanio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
356,587 Gm (2,384 AU)
332,725 Gm (2,224 AU)
380,449 Gm (2,543 AU)
Discentreco 0,0669
Meza anomaliangulo 43,166°
Klinangulo 6,145°
Periodo 1344,183 tagoj (3,680 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
247,044°
Argum. de periapsido 256,850°
Naturaj satelitoj 1 ?
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 10 km
Rotacia periodo 0,1510 tago (3,6242 horoj)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,6
v  d  r
Information icon.svg

5474 Gingaseno estas nebone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de decembro 1988 de la japanaj astronomoj Tetsuya Fujii kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio sur la insulo Hokajdo.

Ĝia nomo aludas al la fervoja linio "Gingasen" ("Lakta vojo" en japana lingvo). Tiu linio, longa je 150 km, kunligas la orientajn urbojn de Hokajdo ; ĉiuj stacidomoj havas nomojn de konstelacio.

En oktobro 2008, David Higgins, Petr Pravec, Peter Kušnirák, Kamil Hornoch, Donald P. Pray, Jozef Vilagi, Leonard Kornos, Stefan Gajdos, Marek Husarik, Michal Pikler kaj Gabriel Cervak raportis la malkovron de asteroida satelito per observo de la luma kurbo de 5474 Gingaseno inter la 7-a kaj la 14-a de marto 2008. Tiu satelito rondirus ĉirkaŭ la ĉefa korpo en 3,1095 horoj ; ĝiaj aliaj ecoj estas nekonataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (5001 - 6000) Poste:
5473 Jamanaŝo 5474 Gingaseno 5475 Hanskennedy