5495 Rumyantsev
| 5495 Rumyantsev | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 5495 Rumyantsev |
| Aliaj nomoj | 1972 RY3 ; 1976 GP2 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Ljudmila Ĵuravljova |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
6-a de septembro 1972 Nauĉno (Krimeo, Ukrainio) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
510,652 Gm (3,413 AU) 487,360 Gm (3,258 AU) 533,944 Gm (3,569 AU) |
| Discentreco | 0,0456 |
| Meza anomaliangulo | 168,117° |
| Klinangulo | 9,228° |
| Periodo | 2303,550 tagoj (6,307 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,11 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
32,994° |
| Argum. de periapsido | 279,245° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 27,76 ± 4,6 km |
| Geometria albedo | 0,0833 ± 0,036 |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 11,10 |
5495 Rumyantsev (aŭ 5495 Rumjancevo) estas malgranda malhela asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 6-an de septembro 1972 de la ukraina astronomino Ljudmila Vasilievna Ĵuravljova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno (en tiama Sovetunio, nun en Krimeo).
Ĝia nom honoras la rusan grafon Nikolaj Petroviĉ Rumjancev (cirile : Николай Петрович Румянцев, 1754 – 1828), ministron pri komerco de 1802 al 1811, ministron pri eksterlandaj aferoj de 1808 al 1812, Ŝtatan kancelieron de 1810 al 1812 kaj prezidenton de la Ŝtata Konsilantaro de Rusio de 1810 al 1812. Li kolektis grandan kvanton da libroj, manuskriptoj, mapoj, raraj moneroj. Tiu kolekto iĝis pli malfrue la bazo de la Ŝtata Rusa Bibloteko.
Li estis grava helpanto por la tiamaj rusaj esplorvojaĝoj ; pro tio oni donis lian nomon ankaŭ al pluraj specioj de floroj kaj unu de lepidoptero.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (5495) Rumyantsev (de IAU Minor Planet Center)
- angle 5495 Rumyantsev : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 5494 Johanmohr | 5495 Rumyantsev | (5496) 1973 NA |