6708 Bobbievaile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6708 Bobbievaile
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6708 Bobbievaile
Aliaj nomoj 1989 AA5; 1979 PF ;
1989 CM9; 1994 LB
Nomita laŭ Bobbie Vaile vd
Malkovro
Malkovrinto Robert H. McNaught
Dato de malkovro 4-a de januaro 1989
Loko de malkovro Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
365,868 Gm (2,446 AU)
299,521 Gm (2,002 AU)
432,215 Gm (2,889 AU)
Discentreco 0,1813
Meza anomaliangulo 41,548°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 12,075°
Periodo 1397,001 tagoj (3,825 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,05 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
115,796°
Argum. de periapsido 193,494°
Terdistanco
- Minimuma

148,120 Gm (0,99012 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 9,23 ± 0,02 km
Ĉefa korpo : 8,02 ± 0,02 km
Rotacia periodo 0,5142 tago (12,3415 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,103 ± 0,02
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,21
vdr

6708 Bobbievaile estas malgranda, ne tre hela duopa asteroido, malkovrita la 4-an de januaro 1989 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

Ĝi estas en orbita resonanco 1:2 kun Marso. Ĝia rotacia periodo estis komence taksita je 8,221 horoj; novaj observoj establis la periodon al 12,3415 horoj.[1]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la aŭstralia astrofizikistino Roberta (Bobbie) Vaile (19591996), profesorino pri fiziko ĉe la Universitato de Okcidenta Sidnejo. Ŝi partoprenis al la Projekto Fenikso en la kadro de SETI. Ŝi forpasis pro cerba tumoro.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita de D. Pray, W. Brookfield, K. Hornoch, P. Kušnirák, P. Pravec, V. G. Chiorny, Yu. Krugly, M. Husarik, M. Pikler, F. Marchis, B. Macomber, M. Kislak, J. Vilagi, kaj Š. Gajdoš sur observoj de ĝia luma kurbo inter la 16-a de aprilo kaj la 3-a de majo 2009 elde la observatorioj de Carbuncle Hill, Ondřejov, Kharkiv, Skalnaté Pleso, Lick kaj Modra, kaj anoncita la 7-an de majo 2009.

Tiu satelito havas diametron de 4,57 km kaj ĝia orbita periodo estas 24,7 horoj (1,029 tago). Ĝia orbita granda duonakso estas taksata al 19 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6707 Shigeru6708 Bobbievaile6709 Hiromiyuki