Aarono
Aaron aŭ Aarono estas nomo de hebrea origino. Ĝi devenas el rolulo de la Biblio, pli aĝa frato de Moseo.
Aaron naskiĝis en Egiptio, eble en 1597 a. K. (sed laŭ aliaj teorioj li vivis en la 13-a jarcento a. K.). Laŭ la libro Eliro en Biblio, liaj gepatroj estis Amram kaj Jokebed, de la gento de Levi, la praavo de Aaron (Eliro 6:13, 16-20.) Li havis fratinon pli maljunan ol si, Mirjam, kaj fraton je tri jaroj pli junan, Moseo (Eliro 2:1-4; 7:7). Li edziĝis al Eliŝeba, filino de Aminadab, kiu naskis kvar filojn: Nadab, Abihu, Eleazar kaj Itamar (Eliro 6:23). Li mortis en 1474 a. K. 123-jaraĝa (Nombroj 33:39).
Ĉar Moseo ne parolis flue, la Eternulo nomis Aaronon la parolanto anstataŭ Moseo antaŭ Faraono.
Moseo investis Aaronon je la devoj konsekritaj kiel reprezentanto de Dio en ceremonio kiu daŭris sep tagojn (Le 8:7-9; El 28). Aaron estis sanktoleita, laŭ priskribo de la Psalmo 133:2, kaj, de tiam eblis nomiĝi מָשִׁיחַ "mesio" ("la sankteoleita" — septuaginte, Χριστός, "kristo") (Le 4:5, 16; 6:22.) Dio indikis ke el lia idaro oni devos enoficiigi ĉiujn futurajn superajn sacerdotojn.
Lia nomo eble devenas el sama radiko ol "hā'ārōn", kiu signifas "La Kesto", aŭ eble ĝi devenas el la egipta.
PIV2002 donas la formon Aarono kaj asertas, ke ĝi estas zamenhofa. Tamen la plejmulto de bibliaj homaj (kaj urbaj) nomoj estas ne-regulaj, kaj formiĝas kiel: Aaron-Aaronon (akuzativo), Elizar-Elizaron (akuzativo), ktp, do oni povas preni la akuzativon el la nomo, sed ne inverse (t.e. la nomon el la akuzativo).
Eksteraj ligiloj
- Aaron en la Juda Enciklopedio (angle)