Abruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abruco
itale Abruzzo

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: ABR
Ŝtato: Italio
Areo: 10 794 km²
Ĉefurbo: L'Aquila
Loĝantaro: 1 300 000 loĝ.
Loĝdenso: 120 loĝ./km²
Provincoj: L'Aquila, Chieti, Pescara, Teramo
Komunumoj: listo de 305 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 13
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Abruco (itale Abruzzo [abrutco]), ankaŭ konata kiel AbruzoAbruzoj (ekzemple laŭ Plena Ilustrita Vortaro), estas regiono de Italio kun ĉirkaŭ 1 300 000 loĝantoj.

Geografio

Ĝi situas inter montaro Apenino okcidente kaj maro Adriatiko oriente, regiono Markio norde kaj regiono Moliso sude. La najbaraj regionoj ĉe la apenina flanko estas Latio kaj Kampanio.

Ĝis 1964 ĝi formis kun Moliso unu solan regionon.

Escepte de mallarĝa marborda strio, ĝi estas regiono monta aŭ monteta, en kiu vivas sovaĝaj ursoj, lupoj kaj ĉamoj.

En ĝia teritorio situas la jenaj naturaj parkoj:

  • Nacia parko de Abruco, kun humidejo Lago di Barrea
  • Nacia parko Gran Sasso
  • Nacia parko Majella
  • Regiona parko Sirente Velino

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Pescara Provinco de Pescara 122 400 loĝ.
2 L'Aquila Provinco de L'Aquila 72 200 loĝ.
3 Chieti Provinco de Chieti 55 300 loĝ.
4 Teramo Provinco de Teramo 52 800 loĝ.

La plej vasta provinco estas la provinco de Chieti, kiu estas ankaŭ unu el la plej vastaj italaj provincoj. Ĝi enhavas pli ol 100 municipoj.

Bildgalerio

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala paĝaro de la regiona registaro (itale) greke Porturista oficiala paĝaro (angle) greke Porturista oficiala paĝaro (itale) greke Nacia parko de Abruco, Latio kaj Moliso (itale) greke Mapo de Abruco (angle) greke Tipaj tradiciaj vestoj de Abruco (itale)

Universitatoj

greke Universitato "Gabriele d'Annunzio" de Chieti kaj Pescara (angle, itale) greke Universitato de L'Aquila (angle, itale) greke Universitato de Teramo (itale)