Afranko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En poŝto, afranko estas markado sur poŝtaĵon, kiu certigas ke postulata poŝta antaŭpago estas fakte pagita, kaj tial la poŝtaĵo estas liverebla. En kelkaj landoj se la afranko ne estas sufiĉa, ekzemple se la sendaĵo pezas tro aŭ mankas iom en la prezo, la leterportisto postulas de la ricevonto la duoblon de la manko; se tio ne estas plenumita, tiu forportas la sendaĵon kaj ne liveras ĝin. En multaj landoj la kosto de afranko estas plialtigita por la novjaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Oni povas afranki poŝtaĵon diversmaniere.

  • Poŝtmarkoj: la plej ofta formo de afranko estas per poŝtmarkoj. La sendanto aĉetas la poŝtmarkon, kaj gluas ĝin sur la poŝtaĵon.
  • Stampoj: Oni kelkfoje afrankas poŝtaŝon per stampado. La stampo ofte montras la lokon kaj daton de afrankado.
  • Pluma skribado: Oni kelkfoje afrankas simple per surskribo per skriboplumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]