Agnès Callamard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnès Callamard
Persona informo
Agnès Callamard
Naskiĝo 30-an de novembro 1964 (1964-11-30) (59-jaraĝa)
en Pierrelatte
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater La Nova Lernejo • Instituto de Studoj Politikaj de Grenoblo • Başkent University vd
Profesio
Okupo homrajta aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agnès CALLAMARD (naskiĝis en 1965), estas franca fakulo pri homaj rajtoj, speciala raportisto por la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj pri eksterkortumaj, senperaj aŭ arbitraj ekzekutoj. Ŝi instruas ekde 2013 en Universitato Kolumbio, kie ŝi gvidas la projekton Global Freedom of expression ("Tutmonda Libereco de Esprimo"). Ŝi estas ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia ekde 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj studadoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en 1965, Agnès Callamard estis markita de la socia devontiĝo de sia patrino, instruistino[1], kaj sia avo, kiu rezistadis en la Vercors kaj estis mortpafitaj dum la milito la 15-an de aŭgusto, 1944[1]: "Mi ĉiam estis motivita de la batalo kontraŭ rasismo kaj diskriminacioj, kaj ĉiam allogita de la fremdeco en la mondo ”. Ŝi diplomiĝis ĉe la Grenobla Instituto de Politikaj Studoj en 1988[2]. Ŝi poste studis en la nigrula Howard-Universitato en Vaŝingtono[1], poste en Novjorko, en Kanado, kaj pasigis ses monatojn en rifuĝejo en Malavio[2] kadre de sia doktoriĝa esplorado. Ŝi doktoriĝis pri politika scienco ĉe la New School for Social Research[3] kaj magistriĝis ĉe la Başkent-Universitato en Ankaro[1].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Callamard estas konsiderata de la UN kaj de aliaj internaciaj organizaĵoj kiel fakulo pri homaj rajtoj. Ŝi estris multajn enketojn pri homaj rajtoj en Afriko kaj Azio[2]. Ŝi multe laboris en la fako de rifunĝintaj internaciaj migradoj kadre de la Center for Refugee Studies ("Centro por esploroj pri rifuĝintoj") en Toronto.

De 1998 ĝis 2001, ŝi estis la kabinetestro de la ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia, kunodriganto de ĝia politiko pri esplorado kaj estro de ĝia aktiveco pri inaj rajtoj[4].

En 2001, ŝi fondis kaj estris la organizaĵon HAP International (Humanitarian Accountability Partnership eo: "Humanitara Respondeca Partnereco"). Tiel, ŝi gvidis ĉelokajn kampanjojn en Afganujo, Kamboĝo kaj Sieraleono[2] kaj kreis la unuan internacian memreguligan instancon por humanitaraj agentejoj devigitaj plifortigi respondecon al loĝantaroj trafitaj de katastrofoj. Ŝi okupis ĉi tiun postenon ĝis 2004.

De 2004 ĝis 2013, ŝi estris la homrajtan asocion Article 19. Ekde 2013, ŝi gvidas la iniciaton pri la sinesprima libereco tutmonda de la Universitato Kolumbio.

Ekde 2017, ŝi estas speciala raportisto por la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj pri eksterkortumaj, senperaj aŭ arbitraj ekzekutoj. En 2019, ŝi estris la enketon pri la murdo de la sauda ĵurnalisto Jamal Khashoggi. Ŝi prezentis siajn konkludojn al la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj en julio 2019, kiuj akuzis la saudan heredontan princon Mohammed ben Salmane pro komandito de la murdo. Ŝi poste en januaro 2020 estis murdminacataj de saudaj aŭtoritatuloj[5]. Ŝi ankaŭ enketis pri la murdo de la irana ĝeneralo Kasem Sulejmani kaj konkludis pri ĝia mallaŭleĝeco[6].

La 29-an de marto 2021, Callamard iĝis la ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia, sukcedante de Julie Verhaar kiu portempe oficis ekde la foriro de Kumi Naidoo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (anglolingve) Agnès Callamard (arkivo), ĉe atlaswomen.org, 3-a de septembro 2019 (konsultita la 20-an de julio 2020)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (franclingve) Agnès Callamard: nemarĉendema enketisto de UN (arkivo Le Monde, 17-a de julio 2020, konsultita la 21-an de julio 2020
  3. (anglolingve) Agnès S. Callamard Arkivigite je 2022-05-19 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe globalcenters.columbia.edu (konsultita la 21-an de julio 2020)
  4. (franclingve) Agnès Callamard, la plej bona malamiko de Rodrigo Duterte (arkivo) ĉe Le Monde, 17-a de novembro 2017 (konsultita la 21-an de julio 2020)
  5. (franclingve) Franca raportisto de UN minacita: Parizo silentas ĉe Libération, 27-a de marto 2021
  6. (anglolingve) UN-fakulo asertas ke la pafo al Kasem Sulejmani estis mallaŭleĝa (arkivo), ĉe BBC, 9-a de julio 2020 (konsultita la 11-an de julio 2020)
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Agnès Callamard » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 7156232 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)