Saltu al enhavo

Aidoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de la batalo kontraŭ la aidoso.

La Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (mallongigite AIDS, kiun oni ofte vortigas kiel "aidoso") estas infekta malsano kiu kaŭzas degeneron de la imunosistemo. Ĝin kaŭzas HIV, viruso kiu disvastiĝas per likvaĵoj de homa organismo (plej facile per sango, sed ĝi estas ankaŭ en lakto, spermo kaj vagina sekrecio de HIV-havaj personoj).

Ne ĉiu HIV-hava homo havas simptomojn de la malsano ĝis ĝia imuna sistemo produktas sufiĉe da ĉeloj CD4, kiuj detruas la virusojn. Ĉar HIV obliĝas miliarde dum tago, la imuna sistemo ne havas tiom da defendaj ĉeloj. Oni agnoskas aidosan diagnozon, kiam certa nivelo de damaĝo al la imunsistemo efektivas. Laŭnorme tiel estas kiam la kvanto de T-ĉeloj subiras la kvantlimon 200. Super tiu limo, oni rigardas la homon HIV-hava.

La malsanon karakterizas kompleta elĉerpiĝo de la organismo. Malsanuloj mortas post kelkaj monatoj, aŭ jaroj pro aliaj infektoj, kiuj ĉe persono kun ĝusta imuneco ne estas danĝeraj. Tial necesa estas kuracado HIV-havantojn, antaŭ ol apero de simptomoj de aidoso mem.

En la jaro 2000 estis 36 100 000 infektitaj homoj; en 2006 estis jam pli ol 65 milionoj.

Pli ol 25 milionoj mortis pro aidoso ekde 1981, en nura jaro 2006 jam 2 900 000 homoj.

Oni supozas, ke aidoso evoluis en Afriko, ĉe la simioj kaj tie ĝi transsaltis al la homo.

Kronologio[1]

Rock Hudson unua famulo kun aidoso.
Procentaĵo de plenkreskuloj infektitaj en 2005
  • 1981, oni konis la unuajn kazojn en Usono: ĉiuj estis samseksemaj viroj. Tiujare mortis 234 malsanuloj.
  • 1983, la usonaj aŭtoritatoj avertis pri la danĝero kontaĝi pere de sangodonado; tamen en aliaj landoj (eĉ disvolvigitaj) tio prokrastiĝos: en Svisio oni faros ekde 1986, en Hispanio sisteme nur ekde 1992; en tiu epoko multaj hemofiliuloj infektiĝos pro kulpo de la neatentemaj sanaŭtoritatoj. En Parizo la Instituto Pasteur sukcesis izoli la viruson HIV.
  • 1985, oni komencis pristudi la antikorpojn en Usono kaj Japanio. Samjare oni konis la unuan kazon de famulo, nome Rock Hudson, fama holivuda aktoro, kiu agnoskis suferi la malsanon: dum la bedaŭrinda historio de Aidoso, multaj famuloj partoprenos en ĝi.
  • 1987, aperis la unua medikamento (AZT), la unua espero por malsanuloj.
  • 1989, la unuaj aktivuloj sukcesis malaltigi la prezon de la AZT. La premo de tiuj kolektivoj, kiel ActUp, estos decida por tiuj sukcesoj.
  • 1991, forpasis Freddie Mercury, kantisto de la rokbando Queen; li estis kaŝinta sian malsanon ĝis la antaŭmorto. Samjare aperis la ruĝa laĉo kiel simbolo de la lukto kontraŭ Aidoso. Ankaŭ samjare jam estis ĉirkaŭ 10 milionoj da infektitoj tutmonde.
  • 1993, aperis la unua holivuda filmo pri la temo, nome Philadelphia, Tom Hanks ricevis Oskar-premion pro sia rolo kiel advokato maljuste maldungita pro sia malsano.
  • 1996; alia famulo, nome Magic Johnson, konata korbopilkisto, estis anoncinta sian infekton en 1991 kaj retiriĝis el korbopilko pro timo de liaj kunuloj; tamen li revenis en 1996, kiel simbolo, ke aidosuloj povas havi normalan vivon. Samjare la usona sciencisto David Ho ricevis honoron pro esti priserĉinta pri kombina terapio per tri samtempe uzataj medikamentoj, kiu ebligus regi la infekton[2].
  • 21-a jarcento, la pandemio disvastiĝis tra Afriko, dum haltigis sian kreskon en disvolvigitaj landoj. La batalo estas inter farmaciajn entreprenojn kaj registaroj, kiuj klopodas havigi malmultekostajn medikamentojn.
  • 2002, Bocvano estis la unua afrika lando kiu decidis nacian agadplanon kontraŭ la malsano.
  • 2007, Brazilo estis la unua lando kiu decidis aĉeti generikan medikamenton, kontraŭ la malhomaĵo de farmaciaj entreprenoj pliriĉiĝi per vendo de medikamentoj kontraŭ aidoso.

Nombroj

Kiel ekzemplo de meza lando oni prenu la kazon de Hispanio, ne tiom disvolvigita medicine kiel ekzemple Usono, sed ne tiom malriĉa kiel subsaharaj landoj. El 1981 - kiam aperis la malsano - ĝis 2006 oni diagnozis ĉirkaŭ 75.000 malsanulojn, el kiuj 50,000 estis mortintaj en 2006, tio estas du trionoj mortis. Dum tiuj jaroj la proporcio inter diagnozoj kaj mortoj preskaŭ paralelis kun plialtiĝo el 1987 (498 kazoj kaj 189 mortoj) al 1994 (7,477 kazoj kaj 5,058 mortoj). En 1996 oni komencis uzi terapiojn kombinitajn kun kontraŭvirusiloj kaj jam de antaŭe oni informis sufiĉe la loĝantaron pri la risko de kontaĝo; pro tio la nombroj kaj de mortoj kaj de diagnozoj descendis el 1996 (6,733 kazoj kaj 5,749 mortoj) al jaro 2000 (2,872 kazoj kaj 1,767 mortoj). Tamen ŝajne ĉirkaŭ tiam la virusoj mutaciiĝis kaj pro tio la mortokvanto ne tiom descendis. Krome la publika timo malpliiĝis kun la malpliiĝo de la malsanulnombro kaj ankaŭ la nombro de diagnozoj ne malpliiĝis tiom kiom ĝis tiam. Tiele ambaŭ nombroj (kaj de diagnozoj kaj de mortoj) multe maldraste malpliiĝis dum la unua jarkvino de la 21-a jarcento.[3] Ĉirkaŭ 3,000 personoj malsaniĝas ĉiujare kaj el tiuj 40 % ne scias pri tio, ĉefe inter nesamseksemuloj, ankaŭ inter samseksemuloj sed iom malpli kaj multe malpli inter droguloj.

En 2009 Aidoso infektas proksimume 33 milionoj da homoj, inkluzive de 1 miliono en Usono.[4]

Prevento

Prevento estas la plej efika ago kontraŭ la aidosa viruso. Per la uzo de kondomoj, sterilaj injektiloj por uzo de drogoj, vakcinado aŭ sangodonaco eblas malhelpi infekcion. Post infekciriska evento oni povas malgrandigi la riskon unzante tiel nomatan postekspozician profilakson.

Ne ekzistas kontraŭ-aidosa vakcino. Malsukcesis la kreado de vakcino pro la granda mutado de la viruso.

Limigo de rajtoj de infektitaj

Leĝaro de 12 landoj malpermesas al homoj infektitaj de HIV eniri siajn landojn.[4]

La 31-an de oktobro 2009 la usona prezidanto Barack Obama anoncis, ke de la 1-an de januaro 2010 Usono ĉesigos la 22-jaran vojaĝmalpermeson por fremduloj infektitaj de la aidoso-viruso. Laŭ li, ĉi tiu decido reprezentas paŝon antaŭen, kiu metos finon al la honto pri tiu malsano. «Se ni volas esti la tutmonda gvidanto en batalo kontraŭ Aidoso, ni devas tiusence agi», aldonis la prezidanto.[4]

Aliaj infektoj

Temas pri malignaj malsanoj, kiuj ne aperas ĉe sana imunsistemo aŭ ne tiamaniere, kaj sekve indikas, ke la paciento verŝajne havas aidoson.

Kelkaj malsanoj:

Aidoso-retaksado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aidoso-retaksado.

Malgraŭ certigitaj sciencaj scioj malgranda nombro de sciencistoj neas aŭ la ekziston de HIV aŭ la rilaton inter HIV kaj aidoso. Inter ili estas ĉefe la retrovirologo Peter Duesberg[5] kaj la kemiisto Kary Mullis. Iliaj tezoj influis la iaman sudafrikan prezidanton Thabo Mbeki, kiu nomumis Duesberg en 2001 membro de la sudafrika komisio pri aidoso. La disvastiĝkvoto de HIV/aidoso atingas en Sudafriko pli ol 20 %, ĉirkaŭ 370.000 homoj mortis en 2003 en Sudafriko pro aidoso. Mbeki mem rifuzas ian rilaton inter HIV kaj aidoso.[6] Kary Mullis famiĝis pro la malkovro de PĈR, per kiu eblas interalie evidentigi HI-virojn en la korpo de malsanuloj. Sed de kiam li nomis sin viktimo de homkaptado fare de eksterteruloj kaj konatigis sian emon al astrologio, la plej multaj sciencistoj ne plu konsideras lin fidinda.[7]

Tiaj opinioj estas kritikitaj kiel danĝeraj teorioj de la plej multaj medicinistoj. Pro la neado de la rilato inter HIV kaj aidoso en Sudafriko malrapidis la enkonduko de kontraŭ-aidosa terapio ĝis 2004. Oni taksas ke pro tia politiko mortis nenecese almenaŭ 350.000 homoj inter 2000 kaj 2005 kaj infektiĝis samtempe ĉirkaŭ 35.000 beboj per HIV. [8][9][10][11][12][13][14][15]

En la e-lingva gazetaro

Ankaŭ en la esperantlingva gazetaro, la temo kompreneble ofte prilumiĝis. Unu ekzemplo inter multaj estas la artikolo "Aidoso: rifuĝo en malkonon" de d-ino Dorothy Blake, tiutempe direktoro de ekstera kunordigado kaj mobilizado por la globa programo de Aidoso en la Monda Organizaĵo pri Sano, publikigita en Kontakto 1995:4, paĝoj 8 kaj 9.

Referencoj

  1. 25 hechos para 25 años, Público, Madrido, 9a de majo 2008, p. 35
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/06, paĝo 19: Unu hirundo printempon ne alportas: sed du? verkita de Vladimir Lemelev.
  3. El País, 26a majo 2008, Emilio de Benito, "Dos tercios de las personas con sida en España han muerto". Datumoj el la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ministrejo de Sano kaj Konsumo.
  4. 4,0 4,1 4,2 Mallonge el Nordameriko... esperante
  5. Jon Cohen: The Duesberg Phenomenon. Science, 266:5191, 1994, S. 1642-1644, PMID 7992043
  6. FAZ: Der Aidskritiker von Toronto, 19-an de aŭgusto 2006.
  7. Nathan Geffen et al.: Errors in Celia Farber’s March 2006 article in Harper’s Magazine, la 25-an de marto 2006, p. 28.
  8. [1]
  9. [2]
  10. Mortal Combat: AIDS Denialism and the Struggle for Antiretrovirals in South Africa
  11. Alexander von Paleske: Das Ende einer tödlichen HIV-Behandlungs-Irrfahrt, 10-an de novembro 2006
  12. Watson J.: Scientists, activists sue South Africa's AIDS ‚denialists‘. In: Nature Medicine 12(1): 6-an de januaro 2006, PMID 16397537
  13. Discredited doctor's 'cure' for Aids ignites life-and-death struggle in South Africa, by Sarah Boseley. The Guardian 14-an de majo 2005. Vidite la 27-an de novembro 2007.
  14. (2000) “The Durban Declaration”, Nature 406 (6791), p. 15–6.  — full text available here.
  15. Smith TC, Novella SP (2007). “HIV Denial in the Internet Era”, PLoS Med. 4 (8), p. e256. doi:10.1371/journal.pmed.0040256. 

Eksteraj ligiloj

greke Vladimir LEMELEV: MEDICINO: Afriko kaj aidoso el Monato (2004/2 p. 13) greke http://www.worldaidsday.org Monda tago pri aidoso (1-a de decembro) greke http://www.unaids.org/en/default.asp Komuna UN-programo pri aidoso

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara