Ajaŭasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni preparas Ajaŭaskon en iquitos, Peru.

Ajahuasko (hispanlingve ayahuasca [ajaŭaska]), vorto eble veninta el ajmara lingvokeĉua lingvo, estas rita trinkaĵo farita per kuirado de du amazoniaj plantoj: la liano Banisteriopsis caapi kaj folioj de arbedo Psychotria viridis. Oni nomas ĝin ankaŭ Yagé, Caapi, Nixi Honi Xuma, Oasca, Vegetaĵo, Santo Daime, Kahi, Natema, Pindé, Dápa, Mihi, "la vino de animo", "malgranda morto", k.c.

Multaj indiĝenaj popoloj (oni konas 72) uzas ĝin en Peruo,kaj Brazilo. En tiu lasta lando, kelkaj neindiĝenaj modernaj kultoj uzas ĝin (Santo Daime, União do Vegetal (UDV), Barquinha kaj Natureza Divina) en siaj ceremonioj.

Aspekto

Laŭ aspekto ajahuasko estas bruna trinkaĵo, kaj varias laŭ preparo, ĝi povas simili al verda teo aŭ esti malhele bruna. La preparo estas tradicia kaj necesas unu tagon. La trinkaĵo povas enhavi pecetojn de liano kaapio (Banisteriopsis caapi) kaj folioj de arbedo ĉakrono (Psychotria viridis).

Efikoj

Ajahuasko estas halucinogeno; ĝiaj uzantoj neas tion dirante, ke la vidaĵoj kaj aŭdaĵoj, kiujn ĝi kaŭzas, ne estas halucinoj, sed religiaj veraĵoj. La halucinogena efiko estas kaŭzita nur de folioj de ĉakrono, kiu havas substancon N,N-dimetiltriptamino (DMT), kiun ankaŭ la homa korpo produktas. Homa organismo havas enzimon por metaboli (neŭtraligi) la substancon DMT, tiu enzimo estas la monoamina oksidaso (MAO). Kaapio utilas por inibi la enzimon MAO per substanco harmalino.

Aliaj sudamerikaj plantoj havas DMT: ĵuremo (Mimosa hostilis) kaj la jopo (Anadenanthera colubrina). Ĵuremo, tradicia en religiaj uzoj de tupioj, estas uzata kiel kuiraĵo kaj jopo estas flarata, kiel kokaino.

La uzantoj kredas ke ajahuasko kuracas fizikajn malsanojn kiel kanceron kaj renanhepatan malfunkciojn. Pro tio, multaj senesperaj malsanuloj pruvas uzi ĝin eĉ en grandaj urboj.

Kvankam halucinogena, ajahuasko ne kaŭzas manion, ĉar ĝi estas tre malagrabla kaj kaŭzas fortajn vomojn; tio ne malebligas ĝian uzon por simpla plezuro.


Urarina Ŝamano, 1988

Rita Uzado

Laŭ kredantoj, se oni trinkas tian aĵon, oni ekhavus la "spiriton de la plantoj". La animo povus flugi al aliaj mondoj, aŭ simple ŝvebi ĉirkaŭ la korpo. Dum tiuj vojaĝoj oni povas vidi mirindaĵojn, ekhavi ideojn, senti pardonon al pekoj, sperti renaskiĝon, kaj havi aliajn pozitivajn sentojn. Oni ankaŭ povus vidi gediojn, rememori pasintajn vivojn, ktp. La religia etoso estas necesa por tiu efiko, ĉar nekredantoj aŭ solaj homoj, ĝenerale ne sukcesas ĝin per kutima dozo.

Krom trinkado de ajahuasko, ceremonioj inkluzivas kantadon, dancadon kaj eĉ moralan paroladon en komunumoj sub forta kristana influo. Kelkaj kultoj, ĉefe Santo Daime, imitas kristanan diservon: estas komecaj kantoj, legado de sanktaj libroj, morala parolado kaj trinkado de ajahuasko simile al kristana komunio.

Ligo de ajahuasko aŭ eŭkaristio venas de totema penso. Kaapio kaj ĉakrono estas totemoj de kelkaj triboj. La konsomo de tiuj totemoj, ligas la homo al ili, same kiel la manĝo de "korpo de Kristo" ligas homo al Jesuo.

Uzo de ajahuasko estas leĝe permesata en religia kunteksto en Usono kaj Brazilo kaj UNO rekomendas ĝian permeson en aliaj landoj.

Eksteraj ligiloj