Amedeo Avogadro
Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro | |
---|---|
Amedeo Avogadro | |
Persona informo | |
Nomo | Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro |
Dato de naskiĝo | 9-a de aŭgusto 1776 |
Naskiĝloko | Torino |
Dato de morto | 9-a de julio 1856 |
Mortoloko | Torino |
Aĝo je morto | 79 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | fizikisto kaj kemiisto |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Familio | |
Edz(in)o | Felicita Mazzé [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro (grafo de Quaregna kaj de Cerreto, ; naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1776 en Torino, mortis la 9-an de julio 1856 en Torino) estis itala fizikisto kaj kemiisto
Biografio
Lernado
Filo de torina magistrato, li lernis pri kanona juro en Torino, pasas en 1795 licencion pri juro kaj komencis praktiki. Sed tuj poste, li interesiĝis pri fiziko kaj matematiko, pri kiuj li komencis lerni en en 1809, en la liceo de Verĉelo.
Estas notinde, ke inter 1802 kaj 1814, tiu-ĉi urbo, en la departemento de Sesia, estis franca (sub la regado de Napoléon Bonaparte). Konsekvence iuj el la verkoj de Avogadro estos franclingvaj.
Laboroj
En 1811, li formulas hipotezon[1] konata kiel la leĝo de Avogadro (aŭ leĝo pri la idealaj gasoj). Baziĝinte sur la atoma teorio, la leĝo de Dalton kaj la leĝo de Gay-Lussac, li malkovris ke du egalaj volumenoj da gaso en sama kondiĉoj de temperaturo kaj premo, entenas saman nombron da molekuloj. Li ankaŭ enkondukas distingon inter molekulo kaj atomo.
La konstanto de Avogadro estos unue mezurita de la austria fizikisto Johann Josef Loschmidt en 1865. Ĝi estos tiel nomita honore al Amedeo Avogadro far de la franca fizikisto Jean Baptiste Perrin en 1909.
Honoro
Oni donis lian nomon al kratero sur Luno.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Essai d'une manière de déterminer les masses relatives des molécules élémentaires des corps, et les proportions selon lesquelles elles entrent dans ces combinaisons, Journal de physique, de chimie et d’histoire naturelle : La du hipotezoj de Avogadro, en BibNum
Eksteraj ligiloj
grekefranceitale Verkoj de Avogadro (Franca, Itala): el Gallica (BnF) greke Fisica de' corpi ponderabili (Volumoj 1 al 4): Dokumenta servo de la Universitato de Strasburgo. grekefrance La hipotezo de Avogadro (de Etienne Chartier et Valérie Sauvé) grekeangle Biografio de Amedeo Avogadro