Ĝermolisto de svedaj esperantistoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de svedaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de svedaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de svedaj esperantistoj
Enhavo |
[redaktu] A
[redaktu] Bertil Akerberg
Bertil AKERBERG (naskiĝis 1911- mortis meze de majo 1989 en Stokholmo) estis dum pli ol 20 jaroj la respondeca eldonanto de la sveda revuo La espero.
[redaktu] B
[redaktu] Viktor Bonde
Viktor BONDE, svedo, bindisto. Naskiĝis en la 8-a de marto 1892 en Falun. Pacifisto, abstinenculo. Esperantisto de 1916. Kursoj; gvidado de la koresponda kurso de SEF, 1927-32. Delegito de UEA, 1919-29. Tradukoj el la sveda en Svenska Arbetar Esperantisten ktp.
[redaktu] Harold Brown
Harold BROWN (1925-2004) mortis la 10-an de marto 2004 post denova apopleksio. Li verkis multajn librojn, teatraĵojn kaj artikolojn en Esperanto kaj prelegis. Eduko Danĝera - kaj aliaj teatraĵoj, Eldonita je la centjariĝo de SEF, 2006. La teatrĵo La Pesto estas tradukita al pluraj lingvoj. Li loĝis en Högsby (Svedio).
[redaktu] C
[redaktu] Erik Alfred Torbjörn Collinder
Erik Alfred Torbjörn COLLINDER (kolinder). Univ. prof. pri finno-ugraj lingvoj en Uppsala. Naskiĝis en la 22-a de julio 1894 en Sundsvall. Lerte defendis Esperanton en radio-diskutado mondlingva printempe de 1933. (Lia patro, gimnazia instruisto en S., estis E-isto, menciita en Jarlibro E-ista 1897.) EdE-C
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] E
[redaktu] Ann-Gerd Engberg
Ann-Gerd ENGBERG (1929-1994), estraranino de la klubo en Norrköping (Svedio), pereis en la katastrofo de la ŝipo Estonia sur la Balta maro, la 28-an de septembro.
[redaktu] F
[redaktu] G
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Albin Henning Halldor
Albin Henning HALLDOR, svedo, ĝardenisto, redaktoro. Naskiĝis en la 18-a de septembro 1892 en Sumne(?). E-isto de 1907. Estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo E. Sekr. de SEF 1922-27. Red. de La Espero 1921-27.
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] J
[redaktu] Victor Janheim
Victor JANHEIM (naskiĝis 1910 - mortis frue en 1989) estis UEA-fakdelegito pri abelkulturo en la sveda urbeto Kungsor dum pli ol 40 jaroj.
[redaktu] Sam Owen Jansson
Sam Owen JANSSON, svedo, muzea asistanto, filo de J. S. Naskiĝis en la 19-a de marto 1906 en Stokholmo. Esperantisto de 1921. Prilaboris svedan eldonon de angla Esperanta lernolibro kune kun sia patro kaj Sveda-Esperanto vortaron kune kun Linden. Sekretario, poste rez. de Stokholma Esperanto Grupo.
[redaktu] Märta Jensie
Märta JENSIE (naskiĝis 1907 - mortis la 25-an de marto 1979 en Jönköping, Svedio) estis sveda esperantistino. Dum 25 jaroj ŝi fakdelegitis pri turismo.
[redaktu] Bengt Joelsson
Bengt JOELSSON estas sveda esperantisto. En 1956 li estis vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio. Li loĝis en Hägersten.[1]
[redaktu] Stig Johansson
Stig JOHANSSON (naskiĝis en 1918; mortis en 1994 en Tomellila) estis sveda esperantisto kaj dumviva membro de UEA.
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] Henrik Karlsson
Henrik KARLSSON (1912-1995) mortis komence de julio en Kisa (Svedio), kie li estis delegito ekde 1947. Li membris en Societo Zamenhof dekomence (1975).
[redaktu] Nils-Erik Kristoferson
Nils-Erik KRISTOFERSON (naskiĝis 1937 - mortis en septembro 2001 en Stokholmo) estis dumviva membro, delegito pri televizio.
[redaktu] L
[redaktu] Gustav Adolf Larson
Gustav Adolf LARSON, svedo, ĉefkontisto. Nask. l dec. 1888 en Falun. E-isto de 1905. Kas. de SEF. Kunfondinto kaj kas. de Eldona Societo E-a de 1908. Ĉefdel. de UEA.
[redaktu] Henry Lundin
Henry LUNDIN (naskiĝis 1902 - mortis la 24-an de junio 1977 en Örebro, Svedio) estis vicdelegito de UEA en sia urbo. Li aktivis dum multaj jaroj, precipe en la kristana Esperanto-movado (KELI).
[redaktu] Isidor Lundmark
Isidor "Isse" LUNDMARK (naskiĝinta en 1910; mortinta en junio 2002 en Örebro) estis sveda esperantisto. Esperanton li eklernis kiel 17-jarulo, kaj ĝi estis lia ĉefa intereso dum la tuta vivo. Li estis sindona kaj sprita homo, kiu multon faris por la Esperanto-vivo en sia urbo.
[redaktu] M
[redaktu] Lennart Magnusson
Lennart MAGNUSSON (naskiĝis 1911 - mortis 1994 en Malmö, Svedio) estis UEA-fakdelegito pri teksindustrio en Malmö, en kies klubo li estis membro ekde la jaro 1937.
[redaktu] Richard Moholm
Richard MOHOLM (naskiĝis 1912 - mortis la 9-an de aprilo 1994 en Lövånger, Svedio) estis UEA-fakdelegito pri ĝardenkulturo, dumviva membro.
[redaktu] N
[redaktu] Ragnhild Niklasson
Ragnhild NIKLASSON (1908-2001) estis membro de 1951, iama FD pri kristanismo, forpasis la 19-an de novembro en Örebro (Svedio). En la sveda sekcio de KELI ŝi estis kasistino, sekretariino kaj prezidantino (1977-80), de 1993 ĝia honora membro.
[redaktu] Amy Nilsson
Amy NILSSON (naskiĝis en 1915; mortis la 7-an de januaro 2001 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, dumviva membro de UEA, 50 jarojn aktiva en Kristana Esperantista Ligo Internacia.
[redaktu] Ingemar Nordin
Ingemar NORDIN (1914-2002) estis iama UEA-delegito pri pedagogio, mortis la 15-an de januaro en Stokholmo.
[redaktu] O
[redaktu] P
[redaktu] Folke Pettersson
Folke PETTERSSON (naskiĝis 1918 - mortis en junio 1986 en Solna, Svedio) estis fakdelegito pri fervojoj de pli ol 25 jaroj.
[redaktu] Q
[redaktu] R
[redaktu] Ulf Ribers
Ulf RIBERS (1913-1999) forpasis oktobre en Motala (Svedio). Dum multaj jaroj li grave rolis en la sveda Esperanto-movado, i.a. kiel aktivulo de la eldonejo Progreso.
[redaktu] Ivar Runfeldt
Ivar RUNFELDT (naskiĝis 1903 - mortis la 13-an de septembro 1978 en Karlstad, Svedio estis fakdelegito kaj multjara membro de UEA.
[redaktu] S
[redaktu] Malte Smith
Malte SMITH (1908-1997), dumviva membro, regula ano de Societo Zamenhof, mortis en Kavlinge (Svedio).
[redaktu] Jack Snarberg
Jack SNARBERG (naskiĝis en 1921; mortis la 17-an de januaro 2000 en Jönköping) estis sveda esperantisto. Preskaŭ 60 jarojn li estis membro de UEA; li estis ĝia fakdelegito pri juveloj.
[redaktu] Erik SVÄRD
Erik SVÄRD estas sveda esperantisto kaj programisto. Li programis multajn sukcesajn programojn.
[redaktu] Lennart Svensson
Lennart SVENSSON (1930-2002) estis magistro pri filozofio, delegito kaj dumviva membro en Ljungby, Svedio, mortis en aprilo.
[redaktu] Ŝ
[redaktu] T
[redaktu] Per Tornegren
Per TORNEGREN (1927-1997), dumviva membro de UEA, estis fakdelegito dum kvaronjarcento pri konstruado kaj laborjuro. Li mortis la 4-an de januaro en Malmö (Svedio).
[redaktu] U
[redaktu] Ŭ
[redaktu] V
[redaktu] W
[redaktu] John Widén
John WIDÉN (naskiĝis 1902 - mortis la 6-an de marto 1977 en Lidköping, Svedio) estis estro de loka arkivejo, en kiu li kreis konsiderindan Esperanto-fakon. Li aktivis en la loka movado dum pluraj jardekoj kaj longtempe estis ankaŭ membro de UEA.
[redaktu] Karl Wiklund
Karl WIKLUND (naskiĝis 1912- mortis la 31-an de decembro 1992 en Göteborg, Svedio) estis multjara membro de UEA.

