Aníbal Cavaco Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aníbal Cavaco Silva

Aníbal António CAVACO SILVA (aNIbal anTOnju kaVAku SILva) estas portugala politikisto. Li naskiĝis en Boliqueime, parto de la urbo Loulé, la 15-an de julio 1939.

Profesoro de Ekonomiko ĉe la Universitato de York, li fariĝis ministro de financo en 1980. En 1985, li iĝis estro de la Social-Demokrata Partio (PSD, centra-dekstrema), kio kaŭzis la finon de la registara koalicio inter la Socialista Partio (maldekstrema) kaj la PSD.

Li estis ĉefministro de Portugalio ekde la 6-a de novembro 1985 ĝis la 28-a de oktobro 1995. La politiko de lia rego subtenis malaltigon de impostoj kaj malreguligon de la ekonomio. Dum tiu ĉi periodo Portugalio forte kreskis ekonomike kaj fariĝis ano de la Eŭropa Unio. Li forlasis sian postenon en 1995.

En 1996 li kandidatis por la prezidenteco de la Respubliko, sed malvenkis fronte al Jorge Sampaio.

En oktobro 2005 Cavaco Silva anoncis sian novan kandidatiĝon al la posteno, kaj la 22-an de januaro 2006, li estis elektita prezidento, kun 50,6% el la voĉoj, profitante la malunuiĝon de la maldekstro, kiu prezentis plurajn kandidatojn.

La rezulto estis:

Li oficiale fariĝis prezidento je la 9-a de marto de 2006. Li estas la unua dekstrema prezidento de Portugalio ekde la forigo de la diktatoreco en 1974.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.cavacosilva.pt (Retejo de la kandidateco de Cavaco Silva) greke http://www.presidenciarepublica.pt (Oficiala retejo de la Prezidento de la Portugala Respubliko)