Anakardiacoj
Anakardiacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Anakardio Anacardium L. | ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La anakardiacoj (Anacardiaceae) estas unu aŭ duseksaj arboj, arbedoj de la tropika, subtropika klimato kun drupa frukto kaj interĉelaj rezinduktoj.
- Floroformulo: Ka2-5Ko2-5 aŭ 0A5 aŭ 1-4G(3-5) aŭ (1-4) ovario supre staranta
- Infloresko:ĝenerale grapolo
- Frukto: drupo
gravaj genroj kun gravaj specioj:
- kotino (Cotinus), kies specio Cotinus coggygria) estas falfolia arbedo de karstoj ĉe la mediteraneo kiu donas valorajn tanaĵon, lakon, vakson.
- mangifero (Mangifera) kun specio
- pistacio (Pistacia) kun plej konataj specioj:
- lentisko (Pistacia lentiscus) estas daŭrafolia arbedo aŭ malgranda arbo. rezino el ĝi estas uzata en farmacio en dentista mastiko (mastikarbo)
- vera pistacio (Pistacia vera) estas falfolia arbo, kies drupaj fruktoj enhavas verdan migdalecan kernon (pistako), uzata por fari frandaĵojn
- terebintarbo (Pistacia terebinthus)
- anakardio (Anacardium) kun plej konata specio:
- okcidenta anakardio (Anacardium occidentale), kies ŝajnfrukto akaĵuo havas kaj dolĉan frukton kaj nukson, ambaŭ disvastiĝintaj en la tropikoj
- sumako (Rhus) estas ornamplantoj en Nordameriko, Orienta Azio
Eksteraj ligiloj
greke http://delta-intkey.com/angio/www/anacardi.htm greke http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=28771