Andor Szepeshelyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Szepeshelyi
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de decembro 1903(nun 1903-12-14)
en Hungario Márkusfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 31-an de decembro 1989
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Székesfehérvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlandoHungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Andor Szepeshelyi [sepeŝheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szepeshelyi Andor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Andor Szepeshelyi[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1903 en Márkusfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Markušovce en Slovakio, li mortis la 31-an de decembro 1989 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Szepeshelyi akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1927. Post du jasroj li doktoriĝis en la sama loko. Komence li laboris apud József Marek, ekde 1931 li estis en la akuŝistika katedro. Li ankaŭ habilitiĝis kaj ekinstruis. Inter 1946 kaj 1948 li estis katedrestro kaj laboratoriestro, poste li iĝis viktimo de la politika purigado, li estis forigita el la fakultato (iama altlernejo). Li eklaboris en la ĵus fondita tutlanda stacio pri artefarita fekundigo ĝis la emeritiĝo en 1967. Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis kelkajn premiojn.

Sesopo en Kulcs[redakti | redakti fonton]

Li estis membro de sesopo (Ferenc Hutÿra, Károly Jármai, Sándor Kotlán, György Endre Guoth, Árpád Marcis kaj Andor Szepeshelyi), tiuj bestokuracistoj ne nur somerumis en Kulcs, sed ili agis por la vilaĝo kaj konferencis amike pri la aktualaj veterinaraj problemoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A hím állatok terméketlensége (1931)
  • A meddőség elleni védekezés (kunaŭtoro, 1951)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.