Andrej Kolmogorov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andrej Nikolajeviĉ Kolmogorov

Andrej Nikolajeviĉ KOLMOGOROV (ruse Андре́й Никола́евич Колмого́ров) (naskita la 12-anjul./25-an de aprilogreg. 1903 en Tambov; mortinta la 20-an de oktobro 1987 en Moskvo) estis elstara soveta matematikisto de la 20-a jarcento. Li pritraktis variajn sciencajn fakojn, inkluzive de probablokalkulo, topologio kaj klasika mekaniko.