Andrew Ng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Ng
Persona informo
吳恩達
Andrew Ng
Naskonomo Andrew Yan-Tak Ng
Naskiĝo 18-an de aprilo 1976 (1976-04-18) (48-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Carnegie MellonMasaĉuseca Instituto de TeknologioUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Raffles Institution vd
Familio
Edz(in)o Carol Reiley vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo artefaritinteligenca sciencisto • komputosciencisto • universitata instruisto • entreprenisto vd
Doktoreca konsilisto Michael I. JORDAN vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrew Yan-Tak Ng (ĉine 吴恩达; 1976) estas Ĉino-Usonano kaj komputosciencisto. Li estas la ĉefsciencisto ĉe Baidu, loke en Silicia Valo. Li ankaŭ estas profesoro (antaŭe vic-profesoro) ĉe Universitato Stanford. Ng ankaŭ kunfondis kaj prezidis edukan retejon Coursera.[1]

Ng ĉefe studas pri maŝinlernado kaj profunda maŝinlernado. Liaj fruaj studoj inkluzivis la projekton Stanford-a Aŭtomata Helikoptero, kiu estis la plej pova aŭtomata helikoptero tutmonde portempe,[2][3] kaj la projekton STAIR (STanford-a AI-Roboto),[4] kiu eldonis ROS, populara malfermkoda robota mastrumsistemo.

Ng verkis aŭ vic-aŭtoris pli ol 100 publikaĵon pri maŝinlernado, robotoscienco, kaj rilataj kampoj. Kelkaj verkoj liaj pri komputila vido estis laŭditaj en recenzo.[5] Dum 2008, lin laŭdis la MIT-a Teknologia Revuo kiel unu el la 35 plej gravaj inventistoj tutmonde pli junaj ol 35 jaroj.[6][7] Dum 2007, Ng ricevis Sloan Fellowship. Li ankaŭ ricevis la Premion de Komputilo kaj Penso en 2009 pro sia laboro pri artefarita intelekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ng naskiĝis en Britio en 1976. Liaj gepatroj venis el Honkongo. Li vivis en Honkongo kaj Singapuro june kaj poste diplomiĝis ĉe la Instituto Raffles de Singapuro en 1992. En 1997, li ricevis universitatan diplomon de Universitato Carnegie Mellon en Pittsburgh, Pensilvanio. Ng magistriĝis en Masaĉuseca Instituto pri Teknologio en Kembriĝo, Masaĉuseco en 1998 kaj ricevis PhD-a diplomon de Universitato de Kalifornio en Berkeley en 2002. Lia mentoro estis Michael I. Jordan. Li eklaboris por Universitato Stanford tiujare kaj vivas en Palo Alto, Kalifornio. Li edziĝis kun Carol E. Reiley en 2014.[8]

Studo pri Maŝinlernado[redakti | redakti fonton]

En 2011, Ng fondis projekton Google Brain en Google, kiu celis gradegan artefaritan neŭran reton per disa komputilaro de Google.[9] Unu el notindaĵo estis ĝia sukceso trejni neŭrreton per 16 000 kernoj por la takso rekoni altnivelan koncepton, ekzemple katon per spektado de JuTubaj videoj sen instruiĝi pri la koncepto de "kato".[10][11] La teknologio disvolvigita dum la projekto ankaŭ uziĝas en la elparol-rekonada sistemo en Operaciumo Android.[12]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]