Anita Dagmarsdotter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotis Mireille Grosjean dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en 2013
Fotis malnovan foton Mireille Grosjean, kie Anita aperas dum la dua Afrika Kongreso de Esperanto en 1991 en Kotonuo, Benino

Anita DAGMARSDOTTER estas sveda esperantistino. Ŝi naskiĝis la 15an de decembro 1938 en Gotenburgo. Ŝi esperantistiĝis en 1955. Ŝi partoprenis la unuan fondan kunvenon de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU). Ŝi partoprenis IJK-n kaj la kongreson en Varsovio en 1959. Poste ŝi partoprenis aron da tiaj renkontiĝoj. En 1987 ŝi akceptis en Budapeŝto la afrikan grupon el 13 junuloj, kiuj partoprenis poste la jubilean UK-n. Ŝi kun aliaj gvidis la grupon en la unua parto de ĝia restado en Eŭropo. En 1988 ŝi transprenis la taskton komuniki kun esperantistoj en Tanzanio, Kenio kaj Kongo cele al lernado de la internacia lingvo. Tiu aktiveco ĉesis en 2002. En 1988 ŝi flugis al Tanzanio por renkonti esperantistojn en diversaj lokoj. Entute ŝi 18foje flugis al Afriko. Ŝi tradukis kun alia persono "Jen nia Mondo", lernolibro pri Esperanto, de John Wells el la angla al la sveda.

Ŝi estis estrarano de Sveda Esperanto Federacio (SEF) de 1980 ĝis 1986, prezidanto de Eldona Societo Esperanto. Ŝi membris en LKK de la UK 1980 en Stokholmo kaj de la Gotenburga UK 2003.