Anna Magdalena Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anna Magdalena Bach (n. 22-an de septembro 1701 en Zeitz; m. 27-an de februaro 1760 en Lepsiko; nask. Anna Magdalena Wilcke) estis la dua edzino de Johann Sebastian Bach. Same kiel lia unua edzino Maria Barbara Bach (1684–1720) ankaŭ ŝi estis sopranisto.

Johann Sebastian kaj sia edzino Anna Magdalena, 1736 ? [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Anna Magdalena Bach estis la plej juna el kvar filinoj de la princa kortego- kaj kampotrumpetisto je Saksio-Weißenfels Johann Kaspar Wilcke. Ŝia frato kun la sama nomo kiel tiu de la patro, laboris kiel princa kortega trumpetisto en la kastelkapelo kaj en la kortega orkestro en Zerbst kaj vivis ekde 1691–1766. Ŝi kaj sia fratino ricevis fundamentan kantedukadon, supozeble ĉe la fama kortega kantistino Pauline Keller el Weißenburg. Anna Magdalena kaj ŝia fratino plej malfrue ekde 1720 laboris ĉe la kortego de Weißenfels kiel „kantfraŭlinoj“. Supozeble almenaŭ Anna Magdalena estis vokita de Johann Sebastian Bach al la kortego en Köthen. Evidente ŝia kantarto estis alte ŝatata. Dum komuna turneo kun sia patro ĉe la kortego de Zerbst la 19-jara kantistino ricevis duoble altan salajron kiel la patro.[2]

La princa ĉambrokantistino en Köthen[redakti | redakti fonton]

En 1721 ŝi iris kiel sopranistino al la kortego de princo Leopold von Anhalt-Köthen en Köthen. Tie ŝi konatiĝis kun Johann Sebastian Bach, kiu ĉi tie ekde decembro 1717 laboris kiel kapelmajstro. La alta taksado de la juna kantistino unuflanke montriĝas en la relative alta rango kiel "ĉambromuzikistino", aliaflanke ankaŭ en sia alta salajro; ŝi ricevis la vicaltan salajron post Bach kaj ĉirkaŭ duoble altan kiel la sekva muzikisto.

Clavier-Büchlein vor Anna Magdalena Bachin Anno 1722, titolpaĝo
Ĉi tiu paĝo de Notenbüchlein el 1722 entenas la gavoton el Französische Suiten n-o 5 (BWV 816).

La 3-an de decembro 1721 geedziĝis Johann Sebastian kaj Anna Magdalena Bach, kiun samtempuloj priskribis kiel bela, saĝa kaj muzike talenta virino. La geedziĝa festo estus tre gaja, almenaŭ konserviĝinta fakturo pri 27 taleroj pro vino kaj manĝaĵoj tion pruvas. Ĝis sia transloĝiĝo al Lepsiko en aprilo 1723 ŝi ankaŭ tenis kiel edziniĝinto sian postenon. La repertuaro kantita de ŝi ne estas detale dokumentita. Sed oni povas supozi, ke ŝi kantis i.a. dum la ĉiujare revenaj prezentadoj de kantatoj okaze de la naskiĝdatreveno de la princo kaj je la novjara festo. Tamen el ĉi tiuj verkoj de Bach nur ono konserviĝis. La konserviĝintaj kantatoj enhavis „elspezajn duetojn kaj soloojn, kiuj postulis de la kortegaj kantistoj konsiderindajn teknikajn povojn kaj ĉiam denove defiis iliajn profesiajn konojn“ (Christoph Wolff).

Lepsiko[redakti | redakti fonton]

En Lepsiko preskaŭ neniu ebleco por publika prezentado ekzistis. Eklezia muziko estis malpermesata al virinoj, la operejo estis fermita ekde 1720 kaj ankau ĉe la collegia musika (muzikaj sesioj) ne kunagis virinoj. Ŝia kantado verŝajne sin limigis je la hejmaj muzikadoj kaj je kelkaj eksterhejmaj okazoj. Hejmaj muzikadoj tamen evidente grave rolis por la ge-Bach-oj kaj ilia ĉirkaŭantaro. En letero al sia iama kunlernejano Georg Erdmann Bach priskribas la komunan muzikadon kun sia familio „… des pli multe ĉar mia nuna edzino kantas eĉ belegan sopranon“.

Eksterhejma okazo estis komuna prezentado dum la funebra solenaĵo por princo Leopold de Anhalt Köthen la 24-an de marto 1729. Ili muzikis la ampleksan funebran muzikon Klagt, Kinder, Klagt es aller Welt, kaj ŝi kantis je tio verŝajne tri sopranariojn kun la muziko el la Pasiono laŭ Mateo.

La arto de la fugo kaj la morto de Johann Sebastian[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝia intertempe blindiĝinta edzo komponis la „arton de la fugo“, ŝi kaj sia filo Johann Christian Bach skribis la diktitajn notojn. Ŝia edzo mortis la 28-an de julio 1750 kaj postlasis neniun testamenton. Al Anna Magdalena konvenis triono de la posedaĵo de entute 1159 taleroj same kiel de la doma havaĵo. Tamen ŝi daŭre kuprogravurigis notojn, verŝajne esperante, gajni iomete da mono per vendado de la ekzempleroj kaj por konservi ĉi tiujn plej gravajn verkojn de la muzikaj historio kaj teorio.

Anna Magdalena Bach mortis la 27-an de februaro 1760, dek jarojn post sia edzo, en Lepsiko kiel „almozigitino“. Ŝi ricevis malgrandan pension kaj ĉiusemajne po unu groŝon. Poste ŝi ricevis kroman subtenon el la universitato, tamen ŝi vivus ĝis sia morto en malriĉetaj cirkonstancoj. Ŝian proponon pri pensio rifuzis la konsilantaro de Lepsiko, eble pro tio, ĉar ŝia edzo dum sia oficperiodo ofte enplektiĝis en disputoj kun la eklezio kaj la konsilantaro. Neklare restas tamen, por ke Anna Magdalena ricevis neniun pension el Dresdeno, kie ŝia edzo ĉe la princa kortego tenis la titolon de „reĝa-princa kortegokomponisto de Saksio kaj Pollando“.

Notlibreto por Anna Magdalena Bach[redakti | redakti fonton]

Ŝia nomo restis ĝis nun konata ankaŭ pro la aparta sukceso de la Notlibreto por Anna Magdalena Bach, kiun eldonis Arnold Schering laŭ la originaloj en la Prusa Ŝtata Biblioteko je Berlino. La du volumoj el 1722 kaj 1725 enhavas krom verkoj de Bach aron da komponaĵoj de aliaj komponistoj, kies ekzakta aŭtoreco tamen restis parte neklara. Se Anna Magdalena ludus ĉiujn pecojn el ĉi tiu kolekto, inter ili ekzemple per la partitoj en a-minoro kaj e-minoro vere postulemaj verkoj, ŝi havus konsiderindajn kapablojn sur la Clavier[3]. Krom la pianopecoj en la Notlibreto troviĝas ankaŭ kantpecoj, inter ili la aparte konata ario Willst Du Dein Herz mir schenken kaj de Gottfried Heinrich Stölzel la ario Bist Du bei mir.

Biografiaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Ŝian fikcian membiografion Die kleine Chronik der Anna Magdalena Bach verkis en 1930 la angla verkistino Esther Meynell. Ĉi tiu sentimentala priskribo de la baĥa familia vivo baziĝas sur neniu fonto kaj preskaŭ neniel kongruas kun la personeco de Anna Magdalena Bach. Tamen el pluraj konserviĝintaj leteroj, kiujn skribis la nevo Johann Elias Bach - tiu studis en Lepsiko teologion kaj tiutempe loĝis ĉe sia onklo, la Thomas-kantoro, kaj laboris por tiu kiel sekretario - evidentiĝas, ke Anna Magdalena Bach estas „amatoro de la plantkulturado“. Johann Elias Bach petis sian patrinon, sendi kelkajn plantojn, i.a. diantojn. Ankaŭ la nevo raportis al Anna Magdalena Bach, ke li „vidis ĉe s-ro kantoro je Halle kantobirdon“. En ĉi tiu letero la nevo petis translasi la birdon "por malmulta pagaĵo al la s-rino kantoro“. Kompilaĵon de la dokumenta materialo pri Anna Magdalena Bach, kompletigitan per biografia eseo de Christoph Wolff, publikigis Maria Hübner en 2005.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Anna Magdalena Bach estis patrino de:

  • Christiana Sophia Henrietta (1723–1726)
  • Gottfried Heinrich (1724–1763)
  • Christian Gottlieb (1725–1728)
  • Elisabeth Juliana Friederica, nomata „Liesgen“ (1726–1781)
  • Ernestus Andreas (1727–1727)
  • Regina Johanna (1728–1733)
  • Christiana Benedicta (1729–1730)
  • Christiana Dorothea (1731–1732)
  • Johann Christoph Friedrich, la Bückeburg-a Bach (1732–1795)
  • Johann August Abraham (1733–1733)
  • Johann Christian, la milana aŭ londona Bach (1735–1782)
  • Johanna Carolina (1737–1781)
  • Regina Susanna (1742–1809)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Maria Hübner: Anna Magdalena Bach - Ein Leben in Dokumenten und Bildern. Mit einem biographischen Essay von Hans Joachim Schulze. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2005, ISBN 3-374-02208-1.
  • Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. Fischer, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-16739-6.
  • 10 Pieces from the Anna Magdalena Bach Notebook, 1725. Tree Edition, Lübeck 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La arthistoriisto kaj spertulo por portretoj pri Bach, Teri Noel Towe, kredas, ke je tiuj du personoj eble temus pri Bach kaj sia edzino Anna Magdalena: http://www.npj.com/thefaceofbach/QCL12.html
  2. La postlasita enskribo tekstas jene: „6 [taleroj] al la trumpetisto Wilken de Weißenfels, aŭdiginta sin ĉi tie, , 12 [taleroj] al ties filino, diskrete kunkantinta en la kapelo kelkajn fojojn“
  3. „Clavier“ (germane por piano; la vorto tiutempe estis uzata kiel supera nocio por ĉiuj klavarimstrumentoj kaj ampleksis la klavicenon, la klavikordon kaj ankaŭ la orgenon