Wilhelm Friedemann Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Friedemann Bach

Wilhelm Friedemann Bach (naskiĝis la 22-an de novembro 1710 en Vejmaro; mortis la 1-an de julio 1784 en Berlino) estis germana komponisto el la familio Bach.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Friedemann estis la plej aĝa filo de Johann Sebastian Bach. Ekde sia naskiĝurbo Vejmaro li transloĝiĝis en 1717 kun sia familio al Köthen, kie li lernis en latinlernejo (gimnazio). Ekde junio 1723 li lernis en la Thomas-lernejo en Lepsiko, sekvis en 1727 violoninstruon de Johann Gottlieb Graun, ekstudis en 1729 en la Universitato Lepsiko juron, filozofion kaj matematikon. En 1733 li laboris kiel orgenisto ĉe la Sophien-preĝejo en Dresdeno kej en aprilo 1746 kiel muzikestro kaj orgenisto ĉe la Marien-preĝejo en Halle (Saale). Pro tio oni nomas lin Bach en Halle. Krome li direktis la Urban Ĥoron je Halle.

En 1764 li rezignis ĉi tiun postenon. Ekde ĉi tiu tempo li vivis sen firma dungiteco kaj provis perlabori sian vivon per koncertoj, instruado kaj komponaĵoj. En 1770 li translokiĝis ekde Halle al Brunsvigo kaj finfine printempe de 1774 al Berlino. Dum la jardeko inter 1764 kaj 1774 li entreprenis multajn vojaĝojn, i.a. al Göttingen (al Forkel), kiu tamen ne rezultigis fiksan dungitecon kiel liaj kandidatadoj por orgenistposteno en Brunsvigo kaj Wolfenbüttel. En Berlino li prezentis plurajn sukcesajn orgenkoncertojn donantajn al li subtenon deflanke de la princino Anna Amalia, fratino de Frederiko la 2-a. En 1778 aŭ 1779 ŝi forprenis tiun ĉi subtenon al li, post kiam li (malklarigite) fariĝis suspektata intriganto kontraŭ la kompozici-instruisto de Anna Amalia, la prusa kapelestro Johann Philipp Kirnberger. Wilhelm Friedemann Bach mortis en 1784 en mizeraj cirkonstancoj en Berlino.

Artista evoluo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Friedemann Bach estis unu el la unuaj, kiuj devigite provis vivi kiel memstaraj muzikistoj. El la ŝirmiteco de la gepatra domo kaj la protektado de sia patro malligiĝis li nur malfacile kaj malrapide sukcesis. Por libera perlaborado kiel artisto la sociaj kondiĉoj en la novburĝeca socio de Germanio nur komencis fariĝi. Tial Bach sinkis pli kaj pli en ekonomian mizeron kaj internan malstabilecon. Ĝis nuntempe ne estas klara, ĉu oni povus akuzi pro falsigoj je la vendado de komponaĵoj el la heredaĵo de sia patro. Li vivis konscience pri tio, esti apartulo (Zelter al Goethe: „Kiel Komponisto li havis la dolorigan tikon esti originala, distanciĝi de siaj patro kaj fratoj...“). Liajn internajn streĉojn kaj antagonismojn, endanĝerigantaj lian vivon, oni konstatus ankaŭ en liaj verkoj. En lia instrumenta muziko sin anoncas la nova, sensiva stilo (Sturm und Drang), kiu per la ok polonezoj progresis al la fruromantismeca karakterpeco kaj en la pianosonatoj al la sojlo en la vienan klasikismon.

Kiel orgenisto kaj pianisto Bach famis precipe pro sia arto de improvizado, kaj de lia frato Carl Philipp Emanuel Johann Nikolaus Forkel postlasis la frazon: "Li povis anstataŭi nian patron pli ol ni ĉiuj kune."

Pri la vivo de la interne ŝirita origina geniulo (laŭ siatempa senco) baldaŭ post lia morto ekestis aro da romantikaj legendoj. Ekzemple oni riproĉas pri li „lian krudecon, rigidan fieron de artisto, lian egan distritecon kaj lian grumblemon kaj kverelemon, kiu rompas la leĝojn de ĉiu burĝeco kaj ordo pro la drinkemo, de kiu li dependis“[1]. Tiu ĉi bildo respeguliĝas ankaŭ en la romano de Albert Emil Brachvogel Wilhelm Friedemann Bach de 1858 kaj ankoraŭ en la opero samnoma de Paul Graener el 1931.

Wilhelm Friedemann kaj lia frato Carl Philipp Emanuel estis la du plej gravaj fontoj por la biografio de Johann Nikolaus Forkel pri ilia patro Johann Sebastian.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Multajn el liaj verkoj longatempe oni konsideris perdiĝintaj. Ekde la 1990-aj jaroj pli kaj pli sonregistraĵoj de liaj verkoj ekaperis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonio F-maĵoro (disonanca)
  • Simfonio F-maĵoro por la pentekosta kantato "Ertönet, ihr seligen Völker"
  • Simfonio D-maĵoro por la pentekosta kantato "Dies ist der Tag"
  • Simfonio d-minoro por 2 transversa flutoj, arĉinstrumentoj + kontinua baso
  • Simfonio D-maĵoro por la ĉielira kantato "Wo gehet die Lebensreise hin"
  • Simfonio G-maĵoro por la kristnaska kantato "O Wunder"

Literaturo / fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Gustav Schilling, Encyclopädie der gesamten musikalischen Wissenschaften oder Universal-Lexicon der Tonkunst, Stuttgart 1835, S. 379)
  • Martin Falck: Wilhelm Friedemann Bach. Leipzig 1913 (Nachdruck Georg Olms Verlag, Hildesheim 2003)
  • Percy M.Young: Die Bachs 1500-1850. (Kapitel 9) VEB Deutscher Verlag für Musik Leipzig 1978
  • Michael Heinemann / Jörg Strodthoff (Hrsg.): Wilhelm Friedemann Bach. Der streitbare Sohn, Dresden 2005 (Schriftenreihe der Hochschule für Musik „Carl Maria von Weber“)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Filmigo[redakti | redakti fonton]

La filmigo de la vivo de Friedemann Bach titolata Friedemann Bach el la jaro 1941 reĝisorata de Traugott Müller kun la aktoroj Gustaf Gründgens kiel Friedemann, Leny Marenbach, Johannes Riemann kiel grafo de Brühl, Camilla Horn kiel Mariella Fiorini, Eugen Klöpfer kiel Johann Sebastian Bach, Hermine Körner kiel grafino Kollowrat, Wolfgang Liebeneiner kiel Carl Philipp Emanuel Bach, Gustav Knuth kaj Sabine Peters estis produkto de la Universum Film (Ufa). Esence ĝi baziĝas sur la nekontentiga romana prezentado de Brachvogel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]