Annibale de Gasparis
El Vikipedio
| Annibale de Gasparis | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Annibale de Gasparis | |
| Dato de naskiĝo | 9-a de aprilo 1819 | |
| Loko de naskiĝo | Bugnara | |
| Dato de morto | 21-a de marto 1892 | |
| Loko de morto | Napolo | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 72 | |
Annibale de Gasparis (naskiĝis la 9-an de aprilo 1819 en Bugnara, mortis la 21-an de marto 1892 en Napolo) estis itala astronomo kaj matematikisto Li malkovris 9 asteroidojn inter 1849 kaj 1865.
Li publikigis siajn unuajn matematikajn laborojn en 1845.
De 1860 ĝis sia emeritiĝo en 1889, li estis profesoro pri astronomio, geodezio kaj matematika geografio en la Universitato de Napolo. En li estis en 1861 senatano de la Reĝlando de la du Sicilioj; kaj, inter 1864 kaj 1889 direktoro de la Observatorio de Capodimonte apud Napolo.
Enhavo |
Malkovritaj asteroidoj [redakti]
- 10 Higio : 1849
- 11 Partenopo : 1850
- 13 Egerio : 1850
- 15 Eŭnomio : 1851
- 16 Psiĥo : 1852
- 20 Masalio : 1852
- 24 Temiso : 1853
- 63 Aŭsonio : 1861
- 83 Beatrix : 1865
Honoroj [redakti]
Li ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1851.
Oni donis lian nomon al:
- La luna kratero De Gasparis, kaj al la "Rimao De Gasparis", sistemo de faltoj najbara de la kratero;
- La asteroido 4279 De Gasparis[1] estis tiel nomita en lia honoro.
