Antal Haan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Haan
Memportreto de Antal Haan
Memportreto de Antal Haan
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1827 (1827-01-05)
en Békéscsaba
Morto 9-an de majo 1888 (1888-05-09) (61-jaraĝa)
en Anacapri
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Antal HAAN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Haan Antal estis hungara pentristo. Lia patro estis János Haan, lia frato estis Lajos Haan.

Portreto de virino fare de Antal Haan

Antal Haan [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1827 en Békéscsaba, li mortis la 9-an de majo 1888 en Anacapri.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Haan devenis el slovaka familio. Li frekventis luteranan gimnazion en Szarvas, poste kolegion de Eperjes, ekde 1845 artan akademion de Vieno. Post la Hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la hungara armeo kiel serĝento. Post falo de la liberecbatalo li estis trudsoldato en armeo de Habsburgoj, poste li vivis en Italio, ĉefe en Romo. En 1863 li hejmenvenis, sed post jardeko li denove vivis en Italio.

Li ofte pentris altarajn bildojn aŭ aliaj ekleziajn bildojn aŭ portretojn pri famaj hungaroj. Kelkfoje li kopiis pentraĵojn de Rafaelo. Li kolektis ankaŭ etruskajn objektojn, ili estis fundamento de muzeo en Békéscsaba.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Kontribuaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Időszaki tábla a magyar protestáns egyház történetéhez (1859?) - libro kun Lajos Haan

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Békéscsaba (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]