Antropica principo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antropica irincipo (el la greka “anthropos „) estis anoncita en medioj de fiziko kaj kosmologio por substreki ke ĉiuj sciencaj observoj suferas ligilojn ŝuldeblajn al nia ekzisto de observantoj. Kaj, poste, la koncepto disvolviĝis al hipotezo kiu provas plikompreni la nunajn karakterizojn de la universo.

Origino de antropica principo[redakti | redakti fonton]

La sintagmo "antropica principo" estis aranĝita de Brandon Carter dum simpozio de scienculoj, en Krakovo, okaze de la 500° datreveno de Nikolao Koperniko. En sia kontribuo "Large Number Coincidences and the Anthropic Principle in Cosmology", Carter rimarkis: "Ankaŭ se nia situacio (en la universo) ne necese estas “centra”, ĝi neeviteble estas pro aliaj motivoj privilegia. Per tiu artikolo Carter celis malhelpi eksĉesan kaj malkorektan uzon de la kopernika principo flanke de astronomoj kaj kosmologoj. Carter provis atentigi scienculojn pri tiu kiu ŝajnas memkompreneblaĵo: La universo kaj ĝiaj leĝoj ne povas esti neakordiĝeblaj kun nia ekzisto!. Proponita dekomence kiel metodo de rezonado, la antropica principo ricevis poste diversajn interpretojn aŭ disvolviĝojn.

La principo estis reale jam anoncita, sed kun malsama formulado, en 1957, de Robert Dicke. Diversaj kritikistoj trovis teleologiajn spurojn de tiu principo en la filofia historio, kaj implicite en diskutadoj,[1]; ekzemple, la obĵetoj de Lord Kelvin kaj Maxwell la la teorioj de Darwin estis tipe perfekte antropicaj.[2]

La origina formulado[redakti | redakti fonton]

La antropica principo celas altiri la atenton sur la fakto ke ni vivas en universo kiu evidente permesas la ekziston de la vivo tia kian ni konas. Ekzemple: se unu aŭ diversaj el la fundamentaj fizikaj konstantoj havintus diferencan valoron ĉe la naskiĝo de la universo, tiam ne estiĝintus la steloj, nek la galaksioj, nek la planedoj kaj la vivo tia kian ni konas eblintus. Konsekve, en la formulado de la sciencaj teorioj necesas meti la atenton por ke ili estu akordigeblaj kun la nia nuna ekzisto. La principo, simpla en si mem, sed ne banala, estis diversmaniere interpretita ĝispunkte ke ĝi estis utiligita ankaŭ por subteni kontraŭan vidpunkton.

Estis skribitaj diversaj ellaboraĵoj subtenantaj ke la antropica principo povus pravigi la fizikajn konstantojn kiel la konstanton de maldika strukturo, la nombron de dimensioj de la universo, kaj la kosmologian konstanton. En si mem la principo, en ĝia “maldika formulado”, ne eksplikas, sed malpliigas la kampon de la eblaj teorioj kaj pravigas aliajn.

Studuloj pri la koncepto “antropica principo” foje alertigas ke la antropica principo de Brandon Carter ne spegulas la interpretojn pri la sama principo fare de subtenantoj de la Inteligenta Projekto ĉar tiuj filozofiaj-sciencaj tezoj ne atingas la rangon de sciencaj teorioj. [3]. Ankaŭ la antikva kaj mezepoka astronomioj havas nenion por fari kun la nova antropica principo ĉar ĝi apogigas sur konstato de faktaj kaj teoriaj fundamentoj, dum tiuj apogiĝis tute sur “antropica” apriora vidpunkto.

Precizigoj pri la principo formulita de Carter[redakti | redakti fonton]

Laŭ Carter la antropica principo estas:

  • Antropica principo maldika: "Oni devas ne forgesi ke la onia pozicio en la spaco kaj tempo estas necese privilegia ĉar akordigebla kun nia ekzisto de observantoj."
  • Antropica principo dika: "La universo (same kiel la parametroj kiuj ĝin karakterizas) devas esti tia kiu mem permesas la estiĝon, certmomente de sia ekzisto, de observantoj ene de si mem."

Brandon Carter presentis siajn ideojn pri la antropica psincipo en publikaĵo de 1974 de la Internacia Astronomia Unuiĝo. Sinsekve, en 1983, li konfidis ke sia origina formulado, nome la antropica prncipo, celis nur atentigi la astrofizikulojn kaj kosmologiulojn eviti eblajn erarojn en la interpretado de astronomiaj datenoj kiam la biologiaj ligiloj de la observanto estas konsiderataj. Ĉiam en 1983 li atentigis pri kiel ĉiu ajn scienca teoremo, por povi esti konsiderita valida en la kosmologia medio devas inkluzivi, kiel kondiĉon de valideco, la eblecon de ekzisto de la formoj de vivo en la universo. Nome, teoriaj konceptoj kiuj malhelpus la vivon, estus flankenmetitaj ĉar ne utilaj por la scienco.

Disvolviĝoj de la antropica principo kaj debatoj pri ĝi[redakti | redakti fonton]

La reinterpreto de la tezo de Carter efektivigita de John David Barrow kaj Frank Tipler en 1986 ene de la libro The Anthropic Cosmological Principle (la antropica kosmologia principo) ekstartigis masmediajn kverelojn ĉar la aŭtoroj proponis kroman version de "antropica principo" nomita "antropica principo fina", por povi anonci la koincidaĵojn ŝajne nekredeblajn kiuj permesas la ekziston de nia universo kaj de la inteligenta vivo, nome de la homaro, ene de ĝi. Fakte, en la teksto de Barrow kaj Tipler elstaris kiel ĉiuj karakterizoj de la universo, en kiu ni vivas, ŝajnas dependi de la valoroj de aro de kosmologiaj fundamentaj konstantoj, kiuj laŭ la nuna scistato estas konsiderataj inter si sendependaj. Ĉar ne nur la disvolviĝo de la inteligenta vivo, sed la ekzisto mem de la universo, tia kia ĝi sin prezentas al ni nun, ne kzistus kaze de infinitezimaj variacioj de tiuj valoroj, Barrow kaj Tipler konkludis ke ne eblas studi la deduktan strukturon de la universo sen antaŭmeti ĉe la bazo la fizikajn postulojn de nia ekzisto. Kaj Frank Tipler enkadrigis tri novajn tipojn de antropica principo, diverĝante el la Carter-a unua formulado:

  • Antropica principo maldika: "La observataj valoroj de ĉiuj fizikaj kaj kosmologiaj kvantoj ne estas samkvante egalaj sed montras valorojn kondiĉitajn de la antaŭscio laŭ kiu ekzistas lokoj en kiuj la vivo bazita sur la karbono povas evolui, kaj de la antaŭscio laŭ kiu la universo estas tiom sufiĉe “malnova” ke ĝi jam povis sperti ĉion evoluan."
  • Antropica principo dika: "La universo devas prezenti tiajn propraĵojn kiuj permesu al la vivo evoluiĝi ene de si mem certamomente de sia historio."
  • Antropica principo fina: "Devas necese kreski evoluiĝo inteligenta de la informado pri la universo, kaj post ĝia stariĝo, ĝi benian ĉesos."

Barrow kaj Tipler devenigas la antropican principon finan el tiu dika, konsiderinte ke ne havas sencon ke la universo posedas la kapablon produkti la inteligentan vivon sen esti mem provizita de la kapabloj favori sian plikreskiĝon.

Kvankam Barrow kaj Tipler pliripetis ke ilia celo estas tiu de la simpla ekspozicio de teorioj, kaj ne adherigi al tiuj, en la teksto ili puŝas la leganton al vizio tre malsama el tiu de Carter.

Sekva debato[redakti | redakti fonton]

La tezoj de Carter kaj eĉ pli tiuj de Barrow kaj Tipler startigis nombrajn kontribuojn kaj masmediajn kverelojn:

  • Stephen Hawking asertis ke la ekzisto de kromaj galaksioj kaj grandskalaj izotropecoj de la universo ŝajnas kontrasti kun la antropica principo dika.[4]
  • Paul Davies progresigis inflacian modelon de la antropica principo.[5] Tiu modelo estas pridiskutata en la verko de Barrow kaj Tipler de 1986.
  • John Archibald Wheeler enscenigis la “antropican principon partoprenantan”, alternativa versio de tiu dika, aldonante ke la observantoj estas necesaj al la ekzisto de la universo mem ĉar ili estas bezonataj por ĝia koniĝo. Tial la observantoj de la partprenanta universo aktivas eĉ por ties ekzisto.
  • En 2005, "The Drake Equation: Adding a METI Factor", la antaŭa antropica principo partoprenanta ricevis ĝian naturan ekstension: ”La misio de la observantoj konstituiĝas el konfido de la konscienco al la universo”. Alivorte, la inteligento troviĝas en la kondiĉo plenigi la universon per racia signalo je malalta entropio. SETI League - May 2005 kaj ruslingve Вестника SETI - N.9/26, ISSN 1994-3016).
  • Leonard Susskind rimarkis ke la kordoteorio plifortigas la bazojn de la antropica principo: nome tiu teorio antaŭvidigas kompletan amason da eblaj universoj, tio estas la multuniverso, Nur la universoj kiuj kapablas subporti la vivon estas koneblaj, la aliaj restas ekstere de ĉiu ajn ebleco esti observataj.
  • Steven Weinberg rimarkas ke la antropica principo, aplikita al la kordoteorioj, "povas ekpliki kial la naturaj konstantoj observataj montras valorojn taŭgajn por la vivo sen alvoki la intervenon de iu ajn kreinto."[6]
  • Sinsekve Antonio Feoli kaj Salvatore Rampone argumentis ke la probableco de evoluiĝo de la inteligenta vivo sur la tero estas eĉ malpli nombraj ol kiom estimata de Carter kaj tial la enorma kalkulita dimensio de la universo kaj la granda nombro de planedoj en ĝi estas ingredienco necesa por ke kreskiĝu la probablecon de evoluiĝo de la inteligenta vivo kelkloke. [7]. Feoli kaj Rampone, do, proponas eblan respondon al duboj de Hawking avantaĝe de la teorio de Carter.

Kritikoj de la sciencula komunumo[redakti | redakti fonton]

Manko de anatuvida kapablo[redakti | redakti fonton]

Referencante aparte al la antropica principo maldika, estas asertate ke ĝi ne taŭgas por liveri antaŭvidaĵojn science falseblajn kaj do ne estas scienca teorio. Tamen, John Leslie, filozofo de la scienco, listigas antaŭvidaĵojn eblajn helpe de la antropica principo dika de la versio de Carter.

  • Supervivos al la teoria esploro nur diversaj metodoj por la generiĝo de universoj pluraj.
  • La ebla ekzisto de unuverso tarita devas esti certigita.
  • La provoj malkovri formojn de vivo ne bazitaj sur la karbono falos!
  • La matematikaj studoj pri la formado de galaksioj konfirmos ke ilia ekzisto “kritike” dependas de la procento de ekspansio de la universo.

Vidpunkte de pura scienco oni atendas, ĝuste laŭ la antropica principo, ke la naturaj konstantoj akirantaj “apartajn” valorojn (proksimajn al nulo aŭ al unu, ekzemple) akiru valorojn deviantajn el la aparta valoro almenaŭ tiom kiom postulite de la vivo.

Manko de imagopovo[redakti | redakti fonton]

La maldika versio estas kritikata por tio ke ĝi estas “anoncita pro manko de imagpovo” ĉar supozigas ke neniu alia formo de vivo estus pensebla sen karbono (oni vidu la ŝovinismon de karbono)[8]. Tamen en la traktado de Barrow kaj Tipler la analizo ne limiĝas al la vivo bazita sur la karbono, sed etendiĝas ankaŭ al hipotezaj ezokaj vivformoj (kvankam aŭtoroj ilin tenas por ege neprobablaj).

La kritikeco pri la dika versio estas rimarkita pro la fakto ke tiu versio rezultas nek konstatebla, nek pruvebla, kaj nek liverus validajn antaŭvidaĵojn; tial ĝi mankas je la karakterizoj de la valido propra de teorio.

Pozicio de la movado de la Inteligenta projekto[redakti | redakti fonton]

La sinteno de la movado de la inteligenta projekto, konsistanta en la supozita ekzisto de estulo inteligenta kaj ĉiopova, falus inter la sintenoj fideismaj, tial fremdaj al la nunaj argumentadoj de la moderna scienco. Tamen, la subtenantoj de tiu vidpunkto reĵetas la akuzon pri fideismo antaŭ la fakto ke oni konstatas ke realiĝis evento ne hazarda sed eĉ nun memrealiĝanta, en miloj kaj miloj da subeventoj, laŭplane.

La proponantoj de tiu movado altiras forton el la antropica principo, precipe el tiu de la versio de Barrow kaj Tipler: laŭ ili la ekzisto de paralelaj universoj estus sugestitaj per aliaj motivoj kaj la antropica principo alportos aldonan argumenton por ilia ekzisto. Se eblas hipotezi ke iuj paralelaj universoj povus esti kapablaj gastigi la inteligentan vivon, eblas ankaŭ, eĉ pli rajtigite, ke iuj realaj universoj tiaj jam nun estas (kaj la nia estas unu el tiuj).

Antropica principo kaj Dikredantoj[redakti | redakti fonton]

Sendepende la konjektantoj favore al la inteligenta projekto, ĝenerale la filozofoj kiuj opinias pruvebla la ekzisto de Dio per raciaj pruvoj ofte trovas en la antropica principo kroman apogon por sia pensado. Ilia pensado, kiu jam havas vastegan publikaĵaron, resumeblas en “Il Timone - n. 11 Januaro/Februaro 2001” [1]. Por ili la antropica principo estas parto aŭ kroma pruvo de la celismo konstatata en la tuta universo, celismo kiu, tamen, estas kutime furioze repuŝita ĉe la ateismemuloj ĉar “celo” supozigas projektanton kaj planiston.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ne misfirguras en tiu kategorio la proponantoj de teleologio.
  2. Tiuj ĉi obĵetis ke la aĝo de la tero, aranĝita per termodinamikaj kalkuloj, siavice bazitaj sur la scioj kaj antaŭsupozoj de la epoko, ne estis akordigebla kun nia ekzisto frukto de la natura selektado. (Hodiaŭ oni establis ke la aĝo de la tero estas tre pli alta ol kiom imagita tiam kaj do akordigebla kun la evoluisma teorio.
  3. Pietro Greco, La Rocca, 1° de marto 2006
  4. Stephen Hawkings, A brief history of time, 1988, p. 126.
  5. Paul Davies. "Inflation to the universe and time asymmetry". da Nature n.312: 524 (1984).
  6. Steven Weinberg, "Living in the multiverse"
  7. "Is the Strong Anthropic Principle Too Weak?", Nuovo Cimento, 1999.
  8. Reale Roger Penrose (en (The Emperor's New Mind: = La nova menso de la imperiestro) uzas tiun kritikon aludante al la fakto ke, laŭ li, la antropica principo minus la sciencan studon ĝuste kaŭze de la “antropica principo”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Itallingve:

Anglalingve:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]