Apátvarasd
Apátvarasd [apAtvaraŝd], germane Warasch [varaŝ], kroate Varažda [varaĵda] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécsvárad.
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 130
- Poŝtkodo: 7720
- Telefonprefikso: 72
Situo
Apátvarasd situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Pécsvárad troviĝas 6, Bonyhád 16, Komló 21, Pécs 27 km-ojn.
Historio
Romia vojo trairis la lokon. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento en formo "Vorost". Post la turka erao germanoj alvenis. En 1930 loĝis tie 8 hungaroj kaj 329 germanoj, en 1970 236 hungaroj kaj 70 germanoj, ja post la 2-a mondmilito parto de germanoj deportiĝis en Germanion. Vilaĝservoj ne estas en Apátvarasd.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Emeriko de Hungario de 1792
- germana loĝdomo