Apertium
El Vikipedio
Apertium estas platformo de aŭtomata tradukado aŭ maŝintradukado de malfermita kodo (libera programaro), kun permesilo GPL. Apertium estis originale desegnita por traduki inter similaj lingvoj, kvankam ĵuse estis vastigita por povi trakti pli malproksimajn lingvoparojn. Malfermitaj (liberaj) datumoj estas disponeblaj en http://www.sf.net/projects/apertium/ por multaj lingvoparoj:
- hispana-kataluna
- hispana-portugala
- hispana-galega
- rumana-hispana
- kataluna-okcitana
- kataluna-franca
- kataluna-angla
- hispana-esperanta (unua versio, decembro 2007)
- kataluna-esperanta (unua versio, decembro 2007)
k.t.p.
Oni povas provi la sistemon en http://xixona.dlsi.ua./apertium/ (stabilaj versioj) kaj http://xixona.dlsi.ua./apertium-unstable (malstabilaj versioj).

