Metalosturno
Aspekto
(Alidirektita el Aplonis metallica)
Metalosturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Metalosturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis metallica (Temminck, 1824) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Metalosturno aŭ Metala sturno, Aplonis metallica, konata ankaŭ kiel Brilosturno, estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj apudaj insuloj de Aŭstralazio kaj limigita areo de nordorienta Aŭstralio.
Plenkreskulo havas tre brilruĝajn okulojn, longan voston kaj verdobrilan nigran plumaron kun violecaj nuancoj en kapo, kolo kaj supra dorso. Nematuruloj estas palaj sube kun malhelaj strioj. Tiuj birdoj migras dum aŭgusto[1] al nordaj regionoj de Kvinslando, kie ili pariĝas, preparante senordajn globoformajn nestojn por siaj idoj pendantajn el altaj arboj.[2] Tie ili restas ĝis aprilo,[1] kiam ili faras sian revenan veturadon al Novgvineo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Banfield, E.J. "Alike in Difference." Emu. Vol. 17, No. 4, 212-214. 1917. Konsultita dum 2009-05-25.
- ↑ "Plants and Animals in the Wet tropics. Arkivigite je 2009-05-19 per la retarkivo Wayback Machine" Wet Tropics Management Authority. Accessed 2009-05-25.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51859, Aplonis metallica, 12an de majo 2006. Malplej zorgiga.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
|