Araba Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Araba Maro.

La Araba Maro estas parto de la Hinda Oceano, inter la duoninsuloj araba (okcidente) kaj hinda (oriente).

La Araba Maro estas ligita kun la Omana Golfo, nord-okcidente, kiu per Hormoza Markolo fluas al la Persa Golfo, kaj kun la Adena Golfo sud-okcidente.

Biogeografie la Araba Maro estas unu el la 43 maro-ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Eksteraj ligiloj