Vernay FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Autavaux)
- La mallongigo FR en Vernay FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Vernay.

Vernay
Blazono de Vernay
Blazono de Vernay
Blazono de Vernay
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 52′ 34″ N 6° 53′ 18″ O / 46.87611 °N, 6.88833 °O / 46.87611; 6.88833 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 34″ N 6° 53′ 18″ O / 46.87611 °N, 6.88833 °O / 46.87611; 6.88833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1042
Areo 8,29 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 1475
Komunumkodo 2052
Mapo de Vernay
Mapo de Vernay
Mapo de Vernay
vdr

Vernay estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1042 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Forel.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vernay situas en la friburga eksklavo Estavayer, ĉe la suda bordo de la Lago de Neŭŝatelo. Laŭlonge de la lagobordo etendiĝas vasta naturprotekta rezervejo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Autavaux, Forel kaj Montbrelloz, kaj la setlejoj Les Planches, Champs Maillet, Esserts Dessous kaj Esserts Dessus, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,29 km², de kiuj 18,2% estas kovritaj de arbaro, 75,6% servas por agrikulturo kaj 5,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vernay limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Chevroux (VD), en oriento al Grandcour (VD), en sudoriento al Rueyres-les-Prés, en sudsudorento al Morens, en sudo al Bussy, en sudokcidento al Sévaz, kaj en okcidento al Estavayer-le-Lac.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En sudokcidento la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Avenches al Estavayer-le-Lac pasas la teritorio de la komunumo. La ceteraj partoj de la komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj de la kantona vojo respektive de Estavayer-le-Lac. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga la vilaĝoj de la komunumo estas konektitaj al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vernay estis kreita la 1-an de januaro 2006 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Autavaux, Forel kaj Montbrelloz.[3]

La unua dokumenta mencio de Autavaux datiĝas el la jaro 1350 kiel Autavauz. En Autavaux ekzistis du prahistoriaj lagobordaj setlejoj, de kiuj unu datiĝas el la neolitiko kaj la alia el la malfrua bronzepoko. Dum mezepoko Autavaux apartenis al la Senjorujo Estavayer, kun kiu ĝi en la jaro 1536 fariĝis friburga havaĵo.[4]

Forel estis dokumente menciita la unuan fojon en la jaro 1239 kiel Forest. En Forel ekzistis du prahistoriaj lagobordaj setlejoj el la neolitiko kaj el la malfrua bronzepoko. Dum mezepoko Forel apartenis al la Senjorujo Estavayer, kun kiu ĝi en la jaro 1536 fariĝis friburga havaĵo. En la jaro 1594 Forel estis aĉetita de Louis Griset kaj formis apartan senjorujon interne de la Voktejo Estavayer.[5]

La unua dokumenta mencio de Montbrelloz datiĝas el la jaro 1228 kiel Mons brenlos. En Montbrelloz estis trovitaj diversaj objektoj el la neolitiko. En la 12-a jarcento johanitoj fondis en Montbrelloz priorejon, kiu apartenis al la komandorejo La Chaux en Cossonay. En la jaro 1338 civitanoj de Payerne rabobrulis la lokon, kiu dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Estavayer, kiu en la jaro 1536 fariĝis friburga voktejo, en 1798 distrikto kaj fine en la jaro 1848 sub la nova kantona konstitucio de Friburgo estis integrita al la distrikto Brojo.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Vernay

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]