Axel Wallensköld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Axel Wallensköld
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1864 (1864-05-10)
en Sankt-Peterburgo
Morto 22-an de marto 1933 (1933-03-22) (68-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj Idosveda vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Sveda Popola Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • idistolingvisto • romanisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Axel Gabriel WALLENSKÖLD (18641933) estis Finna lingvisto, kiu helpis Idon en Finnlando en 1910-a kaj 1920-aj jaroj.

Liaj verkoj koncernantaj Idon:

  • 1913: "Mondlingva penso en niaj tagoj" (Svede: Världsspråktanken i våra dagar) – Finsk Tidskrift (74): 83–93.
  • 1922: "Malgranda lernolibro de Ido por memlernado" (Svede: Kortfattad lärobok i ido för självstudium) – Helsingfors. H. Schildt.

Wallensköld diplomitiĝis en 1891, samjare docento pri latinidaj lingvoj kaj ekstra-profesoro en 1905 ĉe Universitato de Helsinki. De 1915 ĝis 1929 li laboris kiel ĉef-profesoro. Lia ĉefa lingvo estis la Franca kaj preskaŭ tuta lia scienca verko koncernas francan lingvon.

Wallensköld estis tre laborema sciencisto. De 1902 ĝis 1925 li funkciis kiel prezidanto de la Nov-filologia Societo (en Franca lingvo: Société néo-philologique), kiu koncentriĝas - ankaŭ nun - en la Franca, Angla kaj Germana lingvoj. De 1891 ĝis 1906 li estis reprezentanto de la grupo de nobeloj kaj kavaliroj en la ŝtata dieto (antaŭ moderna parlamento Finnlanda). De 1910 ĝis 1933 li laboris kiel kasisto de la Sveda Literatura societo (Svensk Litteratursällskap). De 1916 ĝis 1926 li estis prezidanto de la direktoraro de la Svedlingva teatro. De 1930 ĝis 1933 li funkciis kiel kanceliero de la Sveda Universitato en Turku. Axel Wallensköld estis ankaŭ la reprezentanto de Finnlando en ĝia komitato de la Ligo de Nacioj.

En la printempo 1919 en Finnlando naskiĝis en ĵurnaloj debato pri Ido kaj Esperanto. Tre fervora skribisto en tiu debato estis Hjalmar Eklund. Instaliĝis komitato por pritrakti, kiel la ŝtato devus rilati al Ido kaj Esperanto. En tiu komitato Axel Wallensköld estis la reprezentanto de Ido kaj Gustav John Ramstedt la reprezentanto de Esperanto. La prezidanto de la komitato estis senatano kaj lingvisto E. N. Setälä, la patro de la fama Esperantisto Vilho Setälä, do la rilato en la komitato estis 1 : 2 favoranta Esperanton. La komitato ne povis aŭ volis solvi, kiu lingvo estas pli bona, sed ĝi deklaris, ke la libera konkuro inter la helplingvoj solvos, kiu lingvo devos survivi.

Ŝajnas, ke Axel Wallensköld ne-ageme propagandis Idon publike en la socio kaj lingvaj societoj. En la fino de la 1920-a jardeko li restis silenta. En 1921 lia kolego Uno Lindelöf skribis en Finsk Tidskrift kontraŭ helplingvoj. En 1924 liaj kolegoj verkis festlibron por li, sed nenion skribis pri lia agado en Idistaj aferoj. Kelka tempo antaŭ lia morto li verkis artikolon pri la nova helplingvo Novial: Ett nytt internationellt hjälpspråk: Novial. – Finsk Tidskrift 1930, numero 108: 280–287). En tiu teksto li apogis Novialon.