Béla Környey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Környey
Béla Környey antaŭ 1925
Béla Környey antaŭ 1925
Persona informo
Naskonomo Lehner Béla
Naskiĝo la  18-an de majo 1873(nun 1873-05-18)
en Ĉeĥio Krumau (Aŭstrio-Hungario, Ĉeĥio)
Morto la 28-an de aprilo 1925
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Elza SzamosiMária Sándor
Infanoj Paula KörnyeyIstván Környey
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Béla Környey [kornjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Környey Béla estis hungara operkantisto (tenoro). Lia origina familia nomo estis Lehner, lia filino estis Paula Környey. Unu el la 3 edzinoj estis Elza Szamosi.

Béla Környey en 1908

Béla Környey [1][rompita ligilo] naskiĝis la 18-an de majo 1873 en Krumau (Aŭstrio-Hungario, Ĉeĥio) (nuntempa Český Krumlov en Ĉeĥio), li mortis la 28-an de aprilo 1925 en Budapeŝto (laŭ alia informo la mortotago estis la 30-a).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Környey lernis kantadon en privata lernejo de Elek Solymossy, poste li kantadis en koruso en 1896.post 2 jaroj li jam kantadis operetojn en Teatro Magyar. Ekde 1899 li kantadis en Debrecen, post 2 jaroj en pluraj teatroj en Budapeŝto. Inter 1908 kaj 1915 li apartenis al Reĝa Operejo de Budapeŝto, poste 3 jarojn al simila operejo en Vieno, fine li revenis al la Reĝa Operejo. Li ricevis la titolon "eterna membro de la Operejo" en 1918. Li faris turneon en Usono en la teatra jaro 1921. Li edziĝis trifoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn.

Li kantadis ankaŭ operetojn kaj hungarecajn kantojn.

Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]