Elza Szamosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elza Szamosi
Elza Szamosi
Elza Szamosi
Persona informo
Naskonomo Szamek Erzsébet
Naskiĝo la  8-an de marto 1884(nun 1884-03-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 14-an de julio 1924
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Béla Környey
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Elza Szamosi [samoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szamosi Elza estis hungara operkantisto, operetkantisto (soprano), primadono. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Szamek Erzsébet [samek erĵEbet], ŝia baldaŭa familia nomvarianto estis Szamossy [samoŝi].

Erzsébet Szamek [1] naskiĝis la 8-an de marto 1884 (laŭ pluraj fontoj la naskiĝjaro estas 1881) en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de julio 1924 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Szamek devenis el juda familio. Ŝi lernis kantadon en sia naskiĝurbo, ŝi aĝis nur 17, kiam ŝi komencis kantadi en Germanio. En 1903 ŝi hejmenvenis kaj komencis kantadi operetojn en la ĵus inaŭgurita Teatro Király, poste en Népszínház. Inter 1904 kaj 1914 ŝi estis membro de la Reĝa Operejo de Budapeŝto, escepte inter 1906-1908 ŝi kantadis en Usono. Dum la 1-a mondmilito ŝi instruis kantadon en Vieno, poste ŝi revenis al Budapeŝto. Ŝi edziniĝis trifoje, ŝia dua edzo estis Béla Környey.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Ŝia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • A Munkászubbony (1914) - ciganino

Fontoj[redakti | redakti fonton]