Bükkábrány
Bükkábrány (bukAbrAnj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Mezőkövesd.
Bazaj informoj
- Areo: 18 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8865/20.6849
- Alto super marnivelo: 130 m
- Loĝantaro: 1680
- Poŝtkodo: 3422
- Telefonprefikso: 49
Situo
Bükkábrány situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc. Mezőkövesd kaj Emőd troviĝas po 13, Eger 28, Miskolc 33 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1221. La vilaĝo iĝis kampurbo en la 14-a jarcento. Ekde la 15-a jarcento 2 apudaj komunumoj formiĝis: Suba kaj Supra Ábrány. Ili unuiĝis en 1950. Apud la vilaĝo oni trovis ligniton. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, klubo de maljunuloj, poŝto.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1802 en vilaĝparto Supra Ábrány, en 1914 pligrandigita
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1750 en vilaĝparto Suba Ábrány
Famuloj
En la vilaĝo naskiĝis dramisto kaj aktoro István Géczy.