Bachs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bachs
Blazono de Bachs
Preĝejo de Bachs
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 8° 26′ 0″ O / 47.51667 °N, 8.43333 °O / 47.51667; 8.43333 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 8° 26′ 0″ O / 47.51667 °N, 8.43333 °O / 47.51667; 8.43333 (mapo)
Areo 9,12 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 8164
Komunumkodo 0081
Mapo de Bachs
vdr

Pri la komunumo

Bachs estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 553 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Bachs situas norde de la ĵurasa montarĉeno Lägern en la beleta valeto de Bachs en kampara regiono. La vilaĝo vidindas pro sia bela vilaĝkerno kun tipaj faktrabdomoj.

Najbaraj komunumumoj

La komunumo Bachs limas al estas Fisibach kaj Kaiserstuhl AG en la Kantono Argovio, kaj Weiach, Stadel ĉe Niederglatt, Neerach, Steinmaur, Schöfflisdorf kaj Oberweningen en la Kantono Zuriko.

Trafiko

Poŝtaŭtohaltejo Bachs Poŝto

La komunumo situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Preter la vilaĝo pasas flanka vojo de Kaiserstuhl al Dielsdorf. La plej proksima alverturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en Regensdorf en vojdistanco de pli ol 20 kilometroj.

Bachs estas konektita per poŝtaŭtobuslinio kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Sporto

La malgranda vilaĝeto estas svisa centro de korbpilko de la virinoj. La teamo de la virinoj de Bachs ludas en la supera svisa nacia ligo A kaj en la jaroj 1979, 1989 kaj de 2004 ĝis 2007 kvarfoje sinsekve atingis la titolon de la svisa ĉampiono.

Historio

Unua skriba mencio de la rivereto datiĝas el la jaro 1095 sub la nomo Fiusipach. En la jaro 1730 la vilaĝo fariĝis memstara eklezia komunumo.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto