Bahaa Mondcentro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Redaktado de Bahaa Mondcentro
Administra Kontruaĵaro Bahaa sur la Monto Karmel (Ĥajfo, Israelo).

La "konstruaĵoj de la Bahaa Mondcentro" estas parto de la Bahaa Mondcentro en Israelo. Ilin konsistigas kaj la Bahaaj Sanktaj Lokoj, celo de pilgrimado, kaj la Internacia Administra Oficejaro de la Bahaa Kredo: kune estas aro da oficejoj, pilgrimaj konstruaĵoj, librejoj, arkivejoj, historiaj rezidejoj, kaj maŭzoleoj, kiuj situas inter diversaj ĝardenoj aŭ apartaj terasoj.

La konstruaĵoj situas en la israelaj urboj Ĥajfo kaj Akko ( 'Akká), respektive la ĉirkaŭaĵo de Akko. La tiea situo de la Bahaa Mond-Centro fontas el la malliberigo de Bahá'u'lláh, la fondinto de la "Bahaa Religio", en la siatempa otomana pun-kolonio de Akko apud Ĥajfo far la Otomana Imperio kiam ĝi regis Palestinon.

Ĥajfo[redakti | redakti fonton]

Ĥajfo estas la tria plej granda urbo en Israelo, kaj estas haveno situanta apud la mediteranea marbordo ĉe la Monto Karmel. En 1891 Bahá'u'lláh mem indikis lokon sur la deklivo de Monto Karmel kie estu konstruota la Maŭzoleo de la Báb. Poste Bahá'u'lláh skribis en la Epistolo de l' Karmel (Lawḥ̣-i-Karmil), ke tiu monto estos la fizika loko de la Bahaa Mondcentro.

Maŭzoleo de la Báb[redakti | redakti fonton]

La Maŭzoleo de la Báb estas la loko, kie 'Abdu'l-Bahá per siaj propraj manoj entombigis la fizikajn restaĵojn de la Báb je la 21-a de marto 1909. La lokon indikis Bahá'u'lláh mem en 1891, sed la maŭzoleon povis konstrui 'Abdu'l-Bahá nur post multaj jaroj. Ĝian kompletigan superan strukturon konstruigis Shoghi Effendi; ĝi estis finita en 1953.

Portempa Maŭzoleo de 'Abdu'l-Bahá[redakti | redakti fonton]

La Maŭzoleo de 'Abdu'l-Bahá estas unu el la ĉambroj de la Maŭzoleo de la Báb, kie liaj fizikaj restaĵoj estas portempe entombigitaj. La Maŭzoleo de 'Abdu'l-Bahá estos iam relokita al nova konstruaĵo starigota.

Arka Konstruaĵaro Bahaa[redakti | redakti fonton]

La Arko konsistas el pluraj oficejaj konstruaĵoj, kiuj formas la administran mondcentron de la Bahaa Kredo kiel Bahá'u'lláh ĝin antaŭvidis en la "Epistolo de Karmel". Ĝi estas konstruita laŭ arko-formo kaj nuntempe konsistas el kvar konstruaĵoj:

  • la sidejo de la Universala Domo de Justeco
  • la sidejo de la Internacia Instrucentro
  • la Internacia Arkivejo Bahaa
  • la Centro por la Studado de la Sanktaj Tekstoj Bahaaj

La kvina antaŭvidita konstraĵo, la Internacia Librejo Bahaa, restas konstruenda.

Sidejo de la Universala Domo de Justeco[redakti | redakti fonton]

La Sidejo de la Universala Domo de Justeco estas la konstruaĵo en kiu rezidas la bahaa internacia gvida institucio, naŭ-persona konsilio nomita "Universala Domo de Justeco", kiu laŭ Bahá'u'lláh estas la "Centro de la Interligo", respektive la plej alta gvidorgano de la tutmonda bahaa komunumo.

La sidejo estas granda konstruaĵo, en kiu la "Domo de Justeco" havas sian konsilian ĉambron kaj siajn oficejojn. Tie ĝi ankaŭ povas aranĝi aŭdiencojn, akcepti pilgrimantojn kaj okazigi aliajn aferojn. En la konstruaĵo aktuale ankaŭ troviĝas kelkaj oficejoj de la "Bahaa Mond-Centro".

Ĝi estas lokita ĉe la supro de la "Arko" kaj ĝin cirkaŭas 60 korintikaj kolonoj similaj al tiuj ornamantaj la Internacian Arkivejon. Ĝia arkitekto estas Hossein Amanat. Ĝi estas finkonstruita en 1982 dum la dua etapo de la konstruado de la "Arko", kaj ekokupita en 1983.

Kiam pilgrimas grupo da bahaanoj, la membroj de la Universala Domo de Justeco akcepte salutas en la sidejo ĉiun el tiuj pilgrimantoj antaŭ ilia vizito al la ĉefaj konstruaĵoj ĉirkaŭaj.

Sidejo de la Internacia Instru-Centro[redakti | redakti fonton]

Centro por la Studado pri la Sanktaj Tekstoj

Konstruita dum la tria etapo de la starigo de la Arko, ĝia arkitekto estas Hossein Amanat kaj ĝi estas finkonstruita en 2001.

Ĝi estas la sidejo de naŭpersona internacia konsilantaro, la t.n. Internacia Instru-Centro. Tiuj konsilantoj precipe responsas pri la ekspansio kaj protektado de la tutmonda bahaa komunumo resp. ellaboras sub la gvidado de la Universala Domo de Justeco la planojn por la pluevoluado de la bahaa komunumo kaj kontrolas la efektiviĝon de tiuj planoj.

Centro por la Studado de la Sanktaj Tekstoj Bahaaj[redakti | redakti fonton]

Konstruita dum la tria etapo de la starigo de la Arko, ĝia arkitekto estas Hossein Amanat kaj ĝi estas finkonstruita en 1999. Tie erudiciuloj kaj tradukistoj studas kaj tradukas la Bahaajn Tekstojn por asisti la Universalan Domon de Justeco kaj aliajn instituciojn.

Internacia Arkivejo[redakti | redakti fonton]

La Internacia Arkivejo estis la unua konstruaĵo de la Arko starigita, kaj ĝi entenas multajn el la reliktoj plej sanktaj por la bahaanoj, inter tiuj ankaŭ desegnaĵoj, pentraĵoj aŭ fotaĵoj de la centraj personecoj de la Bahaa Kredo. Kvankam iujn oni povas nun vidi en la Tut-Tera-Teksaĵo, multaj bahaanoj preferas kontempli tiujn bildojn nur en religia etoso medita dum bahaa pilgrimado.

Shoghi Effendi elektis la Partenonon kiel bazan modelon por la desegnaĵo, probable pro ĝia daŭra beleco eĉ post miljaroj. La kapiteloj de la 50 kolonoj estis ionikaj prefere ol diorikaj. Ĝi estis finkonstruita en 1957, sed Shoghi Effendi ne vivis sufiĉe longe por povi provizi la ekspoziciatajn kolektojn. Tion prizorgis lia vidvino Rúḥíyyih Khánum.

Antaŭ ol la Arkivejo estis konstruita la tri malantaŭaj ĉambroj de la Maŭzoleo de la Báb, kaj poste la konstruaĵo apud la "Monumento-Ĝardenoj" nun nomita "Fakoficejo de la Sanktaj Lokoj", rolis portempe kiel bahaaj arkivejoj.

Internacia Bahaa Librejo[redakti | redakti fonton]

La Internacia Bahaa Librejo estas jam de Shoghi Effendi antaŭvidita sed restas ankoraŭ konstruenda. Ĝi estu konstruota sube de la Internacia Instru-Centro kaj vid-al-vide de la Arkivejo - tiel kompletiganta la duoncirklan arkon.

Monumento-Ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

La Monumento-Ĝardenoj ene de la "Bahaa Mond-Centro" estas serio da ĝardenoj, kiuj entenas la tombojn de kelkaj familianoj de Bahá'u'lláh:

Terasoj de la Bahaaj Ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

La Terasoj estas 18 ĝardenaj terasoj situantaj supre (9) kaj malsupre (9) de la Maŭzoleo de la Báb sur la Monto Karmel en la israela urbo Ĥajfo.

Naŭ samcentraj cirkloj tiel formas la ĉefan geometrion de la 18 terasoj. Kiel la koncepto de cirklo antaŭsupozigas centron, tiel la terasoj estis konceptitaj kvazaŭ ondoj generitaj de la Maŭzoleo de la Báb. La 18 terasoj aldonitaj al tiu, sur kiu staras la Maŭzoleo de la Báb, entute formas 19 terasojn, kaj tiu nombro 19 havas apartan signifon kaj valoron en la Bahaa kaj Baba Kredoj ambaŭ.

Centro de la Vizitantoj[redakti | redakti fonton]

La Vizit-Centro estas subtera konstruaĵo je la 11a teraso malantaŭ la Maŭzoleo de la Báb sur la Monto Karmel (Ĥajfo, Israelo). Ĝia enirejo situas ĉe la stratnivelo sub la ponto Hatzionut, kiun transpasas la terasoj de la Bahaaj Ĝardenoj. Ĝi precipe funkcias kiel informejo por ĵurnalistoj kaj aliaj vizitantoj de la Bahaa Mondcentro.

Domo de 'Abdu'l-Bahá[redakti | redakti fonton]

'Abdu'l-Bahá, kiu estis la gvidanto de la Bahaa Kredo post la forpaso de sia patro Bahá'u'lláh, desegnis kaj konstruigis domon en Ĥajfo je la n°7 de la Strato Haparsim (la "persoj"). Ĝi estas finkonstruita en 1908, kaj en aŭgusto 1910 'Abdu'l-Bahá transloĝiĝis en tiun domon, kiu fariĝis lia oficiala rezidejo. Post liaj vojaĝoj tra la Okcidento ĝi fariĝis la akceptejo por bahaanoj pilgrimantaj al la "Bahaa Mond-Centro".

Domoj de la Pilgrimantoj[redakti | redakti fonton]

Domoj de la Pilgrimantoj estas la nomo de konstruaĵoj, kie la pilgrimantoj estas (aŭ estis) bonvenigataj kaj gastigataj dum sia pilgrimado al la Bahaaj Sanktaj Lokoj. Estis diversaj konstruaĵoj ene de Ĥajfo (Israelo) dediĉitaj al tio dum la pasinta jarcento.

Origina Domo de la Okcidentaj Pilgrimantoj[redakti | redakti fonton]

La origina Domo de la Okcidentaj Pilgrimantoj situas en Ĥajfo je la n°4 de la Strato Haparsim (la "persoj"). Ĝi estis uzata kiel pilgrimdomo por la bahaanoj okcidentdevenaj, kiuj pilgrimis dum la fruaj jaroj de la 20a jarcento, antaŭ ol ĝi estis anstataŭata per la nova "Domo de la Okcidentaj Pilgrimantoj" je la n°10 de la Strato Haparsim.

Aktuale tiu domo estas parto de la Bahaa Mond-Centro. Ĝi origine estis luita por servi kiel pilgrimdomo kaj estis poste aĉetita de 'Abdu'l-Bahá. Post kiam anstataŭis ĝin la nova "Domo de la Okcidentaj Pilgrimantoj" loĝis tie anoj de la "Bahaa Sankta Familio". La Bahaa Komunumo perdis ĝin por mallonga tempo, sed la Universala Domo de Justeco fine reaĉetis ĝin.

Dua Domo de la Okcidentaj Pilgrimantoj[redakti | redakti fonton]

La Dua Domo de la Okcidentaj Pilgrimantoj, ofte nomata kiel "La Malnova Domo de la Okcidentaj Pilgrimantoj", situas en Ĥajfo (Israelo) je la n°10 de la Strato Haparsim (la "persoj"). Ĝi estis uzata kiel "Pilgrimdomo" por la bahaanoj, kiuj pilgrimis dum la unua duono de la 20a jarcento. Aktuale ĝi estas parto de la "Bahaa Mond-Centro" kaj ĝin uzas la "Sekretariejo de la Internacia Bahaa Komunumo" kaj la oficejoj rilatantaj kun ĝi.

La Domon origine pagis riĉa usonano William Harry Randall, kiu konsciis la netaŭgecon de la unua pilgrimdomo. Ĝia konstruado komenciĝis laŭ la instrukcioj de 'Abdu'l-Bahá kaj finiĝis dum la tempo de Shoghi Effendi kiel "Gardanto de la Afero de Dio".

Kvankam ĝi origine servis kiel Pilgrimdomo por la okcidentaj bahaanoj, ĝi estis uzata pli freŝdate por aliaj celoj:

  • De 1951 ĝis 1963 ĝi estis la sidejo de la "Internacia Bahaa Konsilio".
  • De 1963 ĝis 1983 ĝi estis la sidejo de la "Universala Domo de Justeco".
  • De 1983 ĝis 2000 ĝi estis la sidejo de la "Internacia Bahaa Instru-Centro".

Domo de la Orientaj Pilgrimantoj[redakti | redakti fonton]

La Domo de la Orientaj Pilgrimantoj, aŭ "Ĥajfa Pilgrimdomo", estis kunvenloko por bahaanoj dum ilia pilgrimado. La domo estis konstruita post kiam 'Abdu'l-Bahá entombigis la fizikajn restaĵojn de la Báb en la Maŭzoleo sur la Monto Karmel. La konstruadon de tiu ŝtona domo superrigardis Mírzá Ja’far Raḥmání el 'Ishqábád, kiu ankaŭ pagis ĉiujn elspezojn. Ĝi estas konata kiel la "Domo de la Orientaj Pilgrimantoj", ĉar dum jardekoj oni tie gastigis la persajn pilgrimantojn. Post kiam la "Domo de la Okcidentaj Pilgrimantoj" (je la n°10 de la strato Haparsim) fariĝis en 1951 la sidejo de la "Internacia Bahaa Konsilio", ĝi fariĝis komuna domo por ĉiuj pilgrimantoj.

 
 

Akcepto-Centro de la Pilgrimantoj en Ĥajfo[redakti | redakti fonton]

La Akcepto-Centro de la Pilgrimantoj en Ĥajfo estas la plej nova loko por akcepti la pilgrimantojn ĉe la Bahaa Mond-Centro. Ĝi konsistas el du apudaj konstruaĵoj de eksa kliniko medicina, kiuj estis post modifado malfermataj en oktobro 2000. La konstruaĵo povas servi samtempe al 500 pilgrimantoj. [1]

Tombo de Amatu'l-Bahá Rúḥíyyih Khánum[redakti | redakti fonton]

La Tombo de Amatu'l-Bahá Rúḥíyyih Khánum situas ene de Ĥajfo (Israelo) kaj estas parto de la "Bahaa Mond-Centro". La tereno estis origine aĉetita por certigi ke oni ne konstruos ĉirkaŭ la "Domo de 'Abdu'l-Bahá", kaj estis uzata kiel ĝardeno. Ĝin oni elektis kiel lokon por entombigi Amatu'l-Bahá Rúḥíyyih Khánum post ŝia morto en 2000.

75 Hatzionut Avenuo[redakti | redakti fonton]

75 Hatzionut Avenuo estas konstrauaĵo ene de Ĥajfo, kiu estas parto de la Bahaa Mond-Centro. Ĝi estis uzata dum multaj jaroj interalie kiel:

  • konstruaĵo, kie Shoghi Effendi superrigardis la disvolviĝon de la Bahaaj Ĝardenoj.
  • arkitektura oficejo por la konstruado de la "Arko".
  • internacia arkivejo bahaa antaŭ ol la nuna Arkivejo estis finkonstruita en 1957.

Ĝi estas aktuale uzata kiel la Bahaa "Fakoficejo de la Sanktaj Lokoj".

Aliaj Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tereno de la estonta Templo Bahaa (Mashriqu'l-Adhkár) sur la Monto Karmel estas alia bahaa ejo en la regiono de Ĥajfo sur la kresto de la monto. Ĝin dume markas obelisko.

Areo de 'Akká'[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh kun Sia familio estis ekzilita de la Otomana Sultano 'Abdu'l-Azíz de Edirno (eksa Andrianopolo) en la eŭropa parto de Turkio al la otomana pun-kolonio de Akko.

Bahá'u'lláh alvenis en Akko je la 31-a de aŭgusto 1868 kaj pasigis kiel prizonulo la finon de Sia vivo en la regiono de Akko. Liaj prizonaj vivkondiĉoj komence estas ege severaj kaj iom post malstriktiĝis ĝis kiam en junio 1877 Li eĉ povis transkoĝiĝi al Mazra'ih, kion tamen li nur faris post insistaj petoj de la urba responsulo; kaj malgraŭ ĉio li formale restis prizonulo ĝis la fino de sia vivo.

La Bahaaj Konstruaĵoj kaj posedaĵoj en Akko estis luitaj aŭ aĉetitaj dum tiu tempo-periodo.

Bahá'u'lláh vivis:

  • en la Sankta Lando dum proksimume 24 jaroj.
  • en la karcero de la Citadelo dum 2 jaroj, 2 monatoj kaj 5 tagoj.
  • en la Domo de 'Abbúd kaj la apudaj domoj dum proksimume 7 jaroj.
  • foje pasigis ripozan tempon en la Ĝardeno de Rezvan.
  • en la domo de Mazra'ih dum proksimume 2 jaroj
  • en la vilao de Bahjí dum proksimume 13 jaroj ĝis sia forpaso en 1892.

Bahá'u'lláh vizitis kvarfoje Ĥajfon kaj la Monton Karmel; lastafoje dum 3 monatoj.

Domo de 'Abbúd[redakti | redakti fonton]

La Domo de 'Abbúd aktuale referencas al du domoj :

  • La "okcidenta" domo, kiun origine posedis 'Abbúd mem. Ĝi estas la unua domo luita post kiam finiĝis la hejmaresto trudita al Bahá'u'lláh.
  • La "orienta" domo, kiun origine posedis 'Údí Khammár dum kelkaj jaroj, ĝis kiam li lasis ĝin al la Bahaa Sankta Familio. 'Údí Khammár ankaŭ posedis la "Vilaon de Bahjí", kiun poste akiris la bahaaanoj.

Tiu domo estis la hejmo de la unua edzino de Bahá'u'lláh, Navváb kaj de ŝia familio. En ĝi estas finrevelaciita la Kitáb-i-Aqdas ĉirkaŭ 1873.

Domo de 'Abdu'lláh Páshá[redakti | redakti fonton]

La Domo de 'Abdu'lláh Páshá estas unu el la domoj, en kiuj vivis la Bahaa Sankta Familio ene de Akko. Ĝia nomo devenas de la guberniestro de Akko Ibrahím Páshá, kiu posedis la domon en la fruaj jardekoj de la 19a jarcento. Ĝin akiris 'Abdu'l-Bahá por kongrui kun la kreskiĝo de la familio kaj ankaŭ por havigi spacon cele al la gastigado de la novaj pilgrimantoj. La unuaj okcidentaj pilgrimantoj estis tie gastigataj je la 10-a de decembro 1898.

Ĝardeno de Riḍván en Akko[redakti | redakti fonton]

La Ĝardeno de Rezvan (Riḍván, t.e. "ĝardeno de la paradizo) estas Bahaa Sankta Loko, kiu situas ekster la urbomuroj de Akko en la moderna Israelo. Origine konata kiel la "Ĝardeno de Na‘mayn", ĝi estis luita de 'Abdu'l-Bahá por Bahá'u'lláh, kiu tie post jaroj da severa enkarcerigo povis denove ĝui iom da trankvilo kaj naturo. Kvankam samnomaj, ĝi ne havas la saman signifon ke tiu ĝardeno en Bagdado, kie Bahá'u'lláh unuafoje anoncis publike sian mision kaj donis la nomon al la dekdutaga festo-periodo Riḍván

Karcero de Bahá'u'lláh[redakti | redakti fonton]

La Karcero en la citadelo de Akko, en kiu vivis Bahá'u'lláh inter 1868 kaj 1870 kun siaj familianoj, fariĝis nun bahaa pilgrimcelo.

Ĝian renovigon oni kompletigis en junio 2004. [2]

Bahjí[redakti | redakti fonton]

Bahjí estas loko proksima al Akko ( 'Akká), kie Bahá'u'lláh pasigis la finajn jarojn de sia vivo. Malgraŭ ke li restis arestito de la Otomana Imperio, liaj karceraj vivkondiĉoj iom post iom malseveriĝis kaj je 1879 Li ekokupis la Vilaon de Bahjí kiel daŭran rezidejon.

Kvankam la Vilao de Bahjí estas relative izolita, kun nur malgranda pilgrimdomo kelkajn centmetrojn for de la nuna tombo respektive Maŭzoleo de Bahá'u'lláh, ĝi fariĝis dum la unuaj jardekoj post lia forpaso konstruaĵaro ĉefe uzata de la gefamilianoj idaj kaj boparencaj de la Bahaa Sankta Familio. Dum la vivo de Shoghi Effendi, tiuj konstruaĵoj (kaj la ĉirkaŭaj kampoj uzataj kiel ĝardenoj) estis aĉetitaj aŭ interŝanĝitaj kontraŭ posedaĵoj apud la lago de Galileo (Maro Kineret). Plejparte tiuj konstruaĵoj estis poste detruitaj, ĉar ilin misuzis "Rompantoj de la Interligo". La tegolojn de la tegmentoj oni, pecigitajn, uzis kiel materialon por kovri la pasejojn, kaj la restantaj konstruaĵoj estis uzataj kiel vento-ŝirmilo sud-okcidente de la vilao.

Maŭzoleo de Bahá'u'lláh[redakti | redakti fonton]

Situanta en Bahjí, la Maŭzoleo de Bahá'u'lláh estas la "Plej Sankta Loko" (Ḥaram-i-Aqdas) de la bahaanoj kaj ilia Kiblo (Qiblih). Ĝi entenas la fizikajn restaĵojn de Bahá'u'lláh kaj sitas rekte apud la domo, en kiu Li forpasis, la vilao de Bahjí.

Vilao de Bahjí[redakti | redakti fonton]

La Vilao de Bahjí estas la termino uzata por priskribi la grandan somero-domon, en kiu Bahá'u'lláh pasigis ekde 1879 la lastajn 13 jarojn de sia vivo, kie en 1892 li forpasis kaj kie sekve liaj korpaj restaĵoj estis enterigitaj en angule al rekte apuda domo alkonstruita ĉambro. La vilao estas nun bahaa pilgrimejo kaj tiu tombo la Kiblo (Qiblih) de la bahaanoj.

La vilao estis konstruita de 'Údí Khammár en 1870 surbaze de malpligranda konstruaĵo. Li estis riĉa komercisto kristana, kaj ankaŭ estis la unua posedanto de la "Domo de 'Abbúd". En la vilao rezidis lia familio, ĝis kiam ili forfuĝis pro epidemio, kaj sekve li unue luis kaj poste vendis ĝin al la Bahaa Sankta Familio por modesta sumo.

La tombo de 'Údí Khammár ankoraŭ situas ene de la ĉefa konstruaĵo de la vilao, je la nordokcidenta angulo de la muro.

Pilgrimcentro de Bahjí[redakti | redakti fonton]

Situanta apud Bahjí kaj la Maŭzoleo de Bahá'u'lláh, ĝi estas le akceptejo por la pilgrimantoj al la "Plej Sankta Loko" (Ḥaram-i-Aqdas) de la Bahaa Kredo.

Mazra'ih[redakti | redakti fonton]

Tiun somerdomon origine posedis 'Abdu'lláh Páshá. Ĝi situas kvar mejlojn norde de la urbo Akko (Israelo), en Mazra'a, kaj estis somere uzata de Bahá'u'lláh de junio 1877 ĝis 1879, antaŭ ol li transloĝiĝis al pli granda somero-domo en Bahjí. La bahaanoj malposedis la domo de Mazraih dum pluraj jardekoj, kaj ĝi estis rekontruita kun aldono al la antaŭa parto. Tio signifas ke la ŝtuparo, kiu origine situis ekstere, nun estas ene de la muroj de tiu domo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • "Memorials of the Faithful" (Memoraĵoj de la Fidela) de 'Abdu'l-Bahá, Bahá'í Publishing Trust (1997), Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-242-2
  • "The Revelation of Bahá'u'lláh, Volume 1" (la Revelacio de Bahá'u'lláh, volumo 1-a) de Adib Taherzadeh (1976), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0-85398-270-8
  • "The Revelation of Bahá'u'lláh, Volume 3" (la Revelacio de Bahá'u'lláh, volumo 3-a) de Adib Taherzadeh (1984), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0-85398-144-2
  • "The Revelation of Bahá'u'lláh, Volume 4" (la Revelacio de Bahá'u'lláh, volumo 4-a) de Adib Taherzadeh (1987), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0-85398-270-8
  • "A Concise Encyclopedia of the Bahá'í Faith" (Konciza Enciklopedio de la Bahaa Kredo) de Peter Smith (1999), Oneworld Publications, Oxford, UK, ISBN 1-85168-184-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».
  • Bahaa Pilgrimado (angle) [3]
  • Interaktiva Mapo de la Bahaa Mondcentro sur la Monto Karmel (angle) [4]
  • "Memorials of the Faithful" (Memoraĵoj de la Fidela) de 'Abdu'l-Bahá, legebla en la angla lingvo ĉe [5]
  • Sanktaj lokoj renovigitaj kaj viziteblaj de la pilgrimantoj, pri la karcero de Bahá'u'lláh (angle) [6]
  • Fotaĵoj de la konstruaĵoj de la Bahaa Mondcentro en Ĥajfo [7]
  • Vidbendo registrita de la "Mano de la Afero" Abu'l-Qásim Fayzi pri la Ĝardeno de Rezano ĉe Akko [8]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.