Bahavalpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bahavalpur (urdue: بہاولپور) estas metropolo kaj universitata urbo de Pakistano, en provinco Panĝabo (Pakistano). Ĝi iam estis ĉefurbo de princlando kaj estis hejmo de diversaj reĝoj aŭ regnestroj.

Palaco en Bahavalpur
Kanalo en Bahavalpur
Bazarada strato en Bahavalpur

Bazaj informoj

Geografio

Bahavalpur situas en orienta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso. Multano troviĝas 90, Fajsalabad 270, Lahore 420, Islamabado 700 km-ojn.

Historio

Bahavalpur fondiĝis en 1748 tiam apartenanta al sendependa regno.

Klimato

Bahavalpur havas varman kaj sekan klimaton. La temperaturo somere estas preskaŭ 50 'C-ojn (averaĝe 33 'C), vintre tio estas averaĝe 18 'C. Jare pluvas po 250 mm.

Ekonomio

Bahavalpur estas agrikultura kaj industria grandurbo. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kotonojn, tritikojn, sunflorojn sukerkanojn, citrusojn kaj similajn. La industrio produktas teksaĵojn, silkojn, tapiŝojn, ceramikaĵojn, ŝuojn, sapojn kaj nutraĵojn.

Trafiko

Bahavalpur havas gravan fervojan ponton kaj flughavenon. En la urbo precipe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Multe da aŭtobusoj trafikas al la proksimaj urboj.

Vidindaĵoj

Pordego Farid en Bahavalpur