Bala-Hisaro, Peŝavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bala-Hisaro, Peŝavaro
قلعہ بالاحصار
Vido de la fortikaĵo el proksima konstruaĵo.
Vido de la fortikaĵo el proksima konstruaĵo.
Vido de la fortikaĵo el proksima konstruaĵo.
fuorto [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoĤajber-Paŝtulando
SituoPeŝavaro
- koordinatoj34° 0′ 46″ N, 71° 34′ 11″ O (mapo)34.0127777871.56972222Koordinatoj: 34° 0′ 46″ N, 71° 34′ 11″ O (mapo)

Estiĝo1849
detruo1823
Posedanto de la loko*Durana imperio (1747-1758 & 1761-1823)

Publikoalirebla por la publiko

Bala-Hisaro, Peŝavaro (Ĥajber-Paŝtulando)
Bala-Hisaro, Peŝavaro (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Bala-Hisaro, Peŝavaro
Bala-Hisaro, Peŝavaro
Lokigo de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano
Situo en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.

Bala-Hisaro, Peŝavaro (Pakistano)
Bala-Hisaro, Peŝavaro (Pakistano)
DEC
Bala-Hisaro, Peŝavaro
Bala-Hisaro, Peŝavaro
Situo en Pakistano.

Map
Bala-Hisaro, Peŝavaro
Vikimedia Komunejo:  Bala Hisar Fort [+]
vdr

Bala-Hisaro (paŝtue/urdue/hindke: قلعه بالاحصار, IAST-e «Bālā Hissār», Hunter-e «Bala Hissar» aŭ foje eĉ «Bala Hisar»), estas historia fortikaĵo kiu troviĝas en Peŝavaro, en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano. Unue menciita de 7a-jarcenta esploristo Xuánzàng, la fortikaĵo estis uzita kiel reĝa loĝejo dum la Durana Imperio ekde 1747, kiam la Afgana reĝo, Ahmad Ŝaho Durrani, konkeris Peŝavaron. La Maratoj ne daŭre okupis ĝin, post kiam ili konkeris Peŝavaron en 1758, sed ĝi estis baldaŭ rekonkverota fare de la Afganoj. La Siĥoj detruis kaj rekonstruis la fortikaĵon post ke ili kaptis Peŝavaron en marto de 1823. En 1849, la brita Orienthinda Kompanio rekonstruis la eksterajn murojn de la fortikaĵo.

La fortikaĵo nun servas kiel sidejo por la Frontier Corps («landlima korpuso») de Pakistano.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Bālā Hissār (بالا حصار) devenas de la Daria persa, kaj signifas «levitan aŭ altan fortikaĵon». Laŭ historiisto Hussain Khan, ĉi tiu nomo estis donita de la Afgana imperiestro Timur Ŝaho Durrani.[1]

En 1834, la Siĥoj nomis la fortikaĵon kiel «Samīr Gaṛh» (IAST-e; Hunter-e «Sameer Garh»). Samīr estis alnomo de la Monto Kailaŝo, alta pinto en Tibeto konsiderita sankta en Hinduismo, Budhismo kaj Siĥismo; Gaṛh signifas «fortikaĵon» en la hindustana.[2]

Dum la tempoj de la Mogola imperio kaj de la Suria imperio, ĝi estis konata kiel «Fortikaĵo Bagram», ĉar Bagram estas alia nomo de Peŝavaro.[1]

Dezajno[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵaj staras sur alta monteto en la nordokcidenta angulo de urbo Peshavaro. Ne multe antaŭe, la fortikaĵo troviĝis tre for de la malnova urbo Peŝavaro, sed nuntempe la konstruo de novaj konstruaĵoj kovris spacon inter la malnova urbo kaj la fortikaĵo. Eĉ hodiaŭ, la pozicio de la fortikaĵo sur sia alta monteto oferas eminentan kaj panoraman vidon super Peŝavaro kaj la tuta Peŝavara valo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ historiisto Ahmad Hasan Dani, ĉina bikŝuo kaj vojaĝisto Xuánzàng, vizitante Peŝavaron dum 630 n.e., trovis «reĝan loĝejon» kaj donis ĝin la ĉinan nomon Kung Shing, kiu referas al fortikigita aŭ kun-mura parto de la urbo kie la reĝa palaco troviĝis.[3] Hiuen Tsang priskribis poste la urbon kiel ne fortikigita. Tio ĉi montras ke la reĝa loĝejo formis la kernon de citadelo, kiu devis esti cetere protektita de ĉirkaŭfosaĵo. Dani krome diras, ke kanalo de malnova rivero Bara ĉirkaŭigita de alta punkto, kiu inkluzivas Bala-Hisaron kaj Inder Shahr. La pli alta areo povis esti la citadelo, kiu estas la hodiaŭa pozicio de Bala-Hisaro. La fortikaĵo ankoraŭ ekzistis dum la tempo de la Mogola imperiestro Babur, kiu referis al ĝi per la nomo «fortikaĵo Bagram».[1]

La fortikaĵo estis uzita kiel reĝa loĝejo dum la Durana imperio ekde decembro de 1747, kiam Ahmad Ŝaho Durrani konkeris Peŝavaron. La Afgana reĝo Timur Ŝaho Durrani (1773–1793) uzis la fortikaĵon kiel la vintra ĉefurbo de sia imperio. Ĝis la komenco de la 19-a jarcento, Peŝavaro estis la vintra ĉefurbo de la Afgana Imperio kaj Bala-Hisaro estis la reĝa loĝejo de la Afganaj reĝoj.

La batalo de Peŝavaro okazis la 8-an de majo 1758 inter la hindua Marata imperio kaj la imperio de Durrani. La Maratoj venkis la batalon kaj kaptis Peŝavaron. La batalo estis vidita kiel grandega sukceso por la Maratoj, kiu levis la Bhagwa Jhanda (Safrana flago) supre de la Peŝavara fortikaĵo; fakte, ĝis tiam ilia imperio jam etendiĝis de Puneo al Delhio, kaj ekde tiam ankaŭ ĝis la landlimo de la Durana imperio en Peŝavaro. Antaŭe, la fortikaĵo de Peŝavaro estis gardita fare de Durranaj trupoj sub Timur Ŝaho Durrani kaj Jahan Khan. Post la malvenko kontraŭ la armeo de la Maratoj, la Durranoj kun Jahan Khan kaj Timur Ŝaho Durrani lasis la fortikaĵon kaj, dume, la Maratoj kaptis kaj ekregis la fortikaĵon.[4] La venko dum ĉi tiu batalo estas konsiderita grandan sukceson por Maratoj kiel nun ilia imperio etendiĝis ĝis la landlimo de Afganio, 2000 km for de ilia ĉefurbo Puneo.[5][6][7][8]

La Siĥoj kontraŭbatalis kaj venkis la Afganojn dum la batalo de Nowshera proksime al Peŝavaro en marto de 1823. La Siĥoj poste detruis de la Afgana reĝa kortego kaj la fortikaĵo de Bala-Hisaron en Peŝavaro.[9].Tuj poste, la siĥa ĉefkomandanto Hari Singh Nalwa komencis la rekonstruon de la fortikaĵo.[2]

Post la unua angla-siĥa milito en 1845-46, la brita Orienthinda Kompanio rekonstruis la eksterajn murojn de Bala-Hisaro en 1849.

La fortikaĵo estas nun uzita fare de la Frontier Corps («landlima korpuso»), milicia branĉo de la Pakistana Armeo.

Kiel turisma punkto[redakti | redakti fonton]

La provinca registaro esprimis deziron de kontroli la fortikaĵon de la Frontier Corps por malfermi ĝin al turistoj.[10] La fortikaĵo estis malfermita por turistoj (sabate nur por familioj, kaj dimanĉe estos malfermita por ĉiu, kun aŭ sen familio) sen ajna kosto, kun la nura kondiĉo, ke turistoj devas kunporti sian CNIC (t.e., la komputiligitan nacian identkarton); eksterlandanoj povas montri iliajn pasportojn. La fortikaĵa komplekso ankaŭ enhavas muzeon pri la Frontier Corps, montrante malsamajn uniformojn de la milicia korpuso tra la tempo, ekde la estiĝo de la korpuso, kun kun la armiloj uzitaj fare de malsamaj lokaj unuoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Fort Bala Hisar - Peshawar (angle) (3-a de Julio 2005). Arkivita el la originalo je 2023-01-05. Alirita 2023-01-05.
  2. 2,0 2,1 Nalwa, V.. (2009) Hari Singh Nalwa - Champion of the Khalsaji (angle). Nov-Delhio: Manohar, p. 167. ISBN 81-7304-785-5.
  3. (junio 1972) “Ahmad Hasan Dani: Peshawar, historic city of the Frontier. [vi], v, 253 pp., 29 plates, 3 maps. Peshawar: Khyber Mail Press, 1969. Rs. 15.”, Bulletin of the School of Oriental and African Studies (en) 35 (2), p. 437–438. doi:10.1017/s0041977x00110286. 
  4. War, Culture and Society in Early Modern South Asia, 1740-1849 (angle).
  5. Scharfe, Hartmut. (2002) Handbuch Der Orientalistik: India. Education in ancient India (germane). ISBN 978-90-04-12556-8.
  6. Roy, Kaushik. India's Historic Battles: From Alexander the Great to Kargil (angle). Permanent Black, India, p. 80–1. ISBN 978-8178241098.
  7. Elphinstone, Mountstuart. (1841) History of India (angle). John Murray, Albemarle Street, p. [htt://archive.org/details/historyindia02elgoog/e/n318 276].
  8. S.R. Sharma. (1999) Mughal empire in India: a systematic study including source material (angle). Atlantic Publishers & Dist, p. 763. ISBN 978-81-7156-819-2.
  9. [1841] (2000) Travels in India (Low Price Publication) 2 (angle), Delhio: Horace Hayman Wilson, p. 337.
  10. KPK Assembly passes resolution to open Bala Hisar Fort for Public. Voice of Journalists (angle). Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 18-a de januaro 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]