Bautzen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Bautzen

La urbo Bautzen (aŭskultebla prononco) [Baŭcn] situas apud la rivero Spree en la regiono nomata Luzacio. Ĝi estas la politika kaj kultura centro de la soraboj, nacia minoritato vivanta en Germanio. La suprasoraba nomo de la urbo estas Budyšin kaj en la pola estas Budziszyn. La urbo estas la administra centro de distrikto - ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 teritorie pli malgranda - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen (1994-2008), ekde kiam kun la aldonaj teritorioj de la eksa distrikto Kamenz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda teritorie vastigita - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen.

Historio

De komence de la 11-a jarcento renkontiĝis en Luzacio potencemaj interesoj de germana, pola kaj ĉeĥa landoj (ni aldonu, ke en tiu tempo en Luzacio loĝis la slavoj kaj ĝis nun restas iliaj posteuloj, la soraboj - nun kiel minoritato).

En Merseburg okazis en la jaro 1002 la oficiala Kunveno de Henriko la 2-a kun princoj kaj dukoj. Partoprenis ĝin ankaŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava". Dum tiu Kunveno okazis laŭ la inspiro de Henriko atenco (nesukcesa) kontraŭ la pola reĝo Boleslao. El tio sekvis multjaraj militoj inter Henriko kaj Boleslao - rezulte en la jaro 1013 okazis Paca Traktato en Merseburg kaj januare en 1018 en Bautzen okazis la sekva Paca Traktato. Per la Paca Traktato en Bautzen granda parto de Luzacio, t.e. la regiono de Bautzen, estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando.

Faktoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.bautzen.de greke http://www.sorbe.de greke http://www.bautzen.bz greke http://www.ba-bautzen.de

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda