Distrikto Bautzen (1994-2008)
El Vikipedio
| Distrikto Bautzen | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Bautzen |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Bautzen |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2005-09-30) | 150.593 |
| Loĝdenso | 159 hom./km² |
| Areo | 955,47 km² |
La Distrikto Bautzen sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | BZ |
| Fondo | 1994 |
| Malfondo | 2008 |
La Distrikto Bautzen (1994-2008) (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Bautzen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 955,47 km² loĝas 150.593 homoj; do meznombre 159 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Bautzen (1994-2008) estas signita per 3.
Najbaraj distriktoj estas norde Kamenz, oriente Niederschlesischer Oberlausitzkreis, sudoriente Löbau-Zittau kaj en la sudo najbaras Sächsische Schweiz kaj Ĉeĥio. La distrikto estas membro de Eŭroregiono Niso.