Distrikto Löbau-Zittau
El Vikipedio
| Distrikto Löbau-Zittau | |
|---|---|
| Origina nomo | Landkreis Löbau-Zittau |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Zittau |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 147.847 |
| Loĝdenso | 212 hom./km² |
| Areo | 698,52 km² |
La Distrikto Löbau-Zittau sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | ZI |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Löbau-Zittau (germane: Landkreis) situas en la ekstrema oriento de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Zittau estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 698,52 km² loĝas 147.847 homoj; do meznombre 212 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Löbau-Zittau estas signita per 10.
Najbaraj distriktoj estas norde Niederschlesischer Oberlausitzkreis, okcidente Bautzen. Oriente najbaras la eksterregiona urbo Görlitz kaj pola regiono Malsupra Silezio, en la sudo Ĉeĥio. La distrikto estas membro de Eŭroregiono Niso.