Distrikto Niederschlesische Oberlausitz
El Vikipedio
| Distrikto Niederschlesische Oberlausitz | |
|---|---|
| Origina nomo | Niederschlesischer Oberlausitzkreis |
| Lando | Germanio |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Niesky |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2006-12-31) | 94.750 |
| Loĝdenso | 71 hom./km² |
| Areo | 1.340,24 km² |
La Distrikto Niederschlesische Oberlausitz sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | NOL |
La Distrikto Niederschlesische Oberlausitz (germane: Landkreis) situas en la ekstrema oriento de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Niesky estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.340,24 km² loĝas 94.750 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Niederschlesische Oberlausitz estas signita per 15.
Najbaraj distriktoj estas okcidente Bautzen kaj Kamenz kaj norde la brandenburgia distrikto Spree-Neiße. Sudoriente najbaras la eksterdistrikta urbo Görlitz kaj oriente Pollando. La distrikto estas membro de Eŭroregiono Niso.
