Benedikto la 9-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
BENEDIKTO LA-9-a
Dosiero:BenedictusIX.jpg
nomo = Bendikto la 9-a
sekso = vira
tirolo = 145º 146º 147º papo de la Katolika Eklezio
elekto = 21-a de oktobro 1032
kronigo = 1-a de januaro 1033
fino de la papado = 13-a de januaro 1045
antaŭulo = papo Johano la 19-a kaj Silvestro la 3-a kaj Klemento la 2-a
posteuloj = Silvestro la 3-a kaj Gregorio la 6-a kaj Klemento la 2-a
naskodato = nekonata (en Romo, tamen)
mortodato = 1055 (en Grottaferrata)
familio = filo de Teofilatto la 3-a de la Grafoj de Tuskolo
entombigo =
apartaĵo = papo trifoje

Benedikto la 9-a, filo de Teofilatto la 3-a de la Grafoj de Tuskolo estis papo de la Katolika Eklezio ekde 1047 ĝis 1045, plie duan fojon en 1045 kaj trian fojon en la jarduo 1047-1049. Li famas pro la vendo de la papa digno al sia baptopatro kaj pro ĝia reakiro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

Benedikto la 9-a estis filo de Alberiko la 3-a de la Grafoj de Tuskolo, kaj nepo de papoj Benedikto la 8-a kaj Johano la 19-a. Alberiko la 3-a estis filo de Gregorio la 1-a de Grafoj de Tuskolo, siavice filo de Alberiko la 2-a el Spoleto. Lia patrino estis fratino de papo Johano la 15-a; Johano la 12-a estis onklo de lia patro Alberiko la 3-a, dum papo Johano la 11-a kaj papo Johano la 13-a estis respektive onklo kaj kuzo de lia praonklo Johano la 12-a; papo Serĝo la 3-a, patro de de la papo Johano la 11-a, estis lia praonklo; papo Benedikto la 7-a jam havis kiel onklon sian praavon Alberikon la 2-an kaj estis, do, duagrada kuzo de la de la patro de Alberiko la 3-a kaj de liaj onkloj [[Benedikto la 8-a kaj Johano la 19-: tial Benedikto la 7-a estis lia triagrada kuzo; ĉar oni suspektas ke papo Hadriano la 3-a estis reale Agapito, frato de lia onklo Serĝo la 3-a, kaj ke papo Hadriano la 1-a estis antikva praavo de la Grafoj de Tuskolo, oni povas dedukti ke longa ĉepapaj “kutimecoj” pretigis kaj alte poziciigis Teofilatton la 3-an. Krome, Johano filo de lia frato Gvido, do lia nepo, estos estonta Benedikto la-10 (kontraŭpapo) (1058-1059).

Papadoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ iuj fontoj Benedikto la 9-a apenaŭ dekdujaraĝa estis levita al papa digno: se tio estus, li ankaŭ estus la plej juna papo de la historio. Aliaj fontoj, tamen, diras ke li eble jam dudekunujaraĝis kiam oni lin papigis. Malgraŭ ke lia naskodato ne estas konata, li restas unu el la plej junaj promociitoj al papado, kune kun papoj Aleksandro la 1-a, Gregorio la 5-a kaj liaj parencoj Johano la 11-a kaj Johano la 12-a.

Benedikto estis, rilate tion kio koncernas moralon, tute netaŭga al la rolo de pontifiko: oni rakontas ke li vivis tute diboĉeme. Kronikisto asertas ke Benedikto superis ĉiujn proksimajn antaŭlulojn pro diboĉemo kaj mondisipado; Sankta Pier Damiani ekkris okaze de lia morto: “Tiu fiulo disŝprucis en senmoraleco ekde la komenco de lia papado ĝis la fino de liaj tagoj”, aldonante: “La Katedro de Petro estis okupita de infera diablo pastre kamuflita”. [1]. Kiel papo, nome rilate la teologiajn temojn kaj ordinarajn aktivecojn de la Eklezio, li konfesis kaj proponis la ortodoksan doktrinon kaj sin montris ekstreme lerta politikisto. Okazis ke laŭlonge de malmulte da tempo li estis forpelita el Romo kaj bezonis la helpon de la imperiestro (1036 Konrado la 2-a por tien reveni. La 1-an de septembro de 1044, eble pro manko de la apogo de la ĵus forpasinta sia patro Alberiko, li estis denove forpelita el Romo. Laŭvole de la Krescencoj kaj per unuanima konsento de civitanoj de Romo, sekve de sangaj civitanaj luktoj laŭlonge de kvar monatoj, li estis anstataŭigita (13-an de januaro – 1045) per Johano de Krescenco-Ottaviani, konsekrita la semajnon postan kun la nomo de Silvestro la 3-a (foje konsiderita kontraŭpapo).

Koterianoj de Benedikto la 9-a eniris Romon la 9-an de majo 1045 kaj forpelis lian rivalon. La postan tagon li estis enoficigita kaj hastis kondamni sian anstataŭanton kiel uzurpanton kaj kontraŭpapon.

Bededikto la 9-a libervole abdikis la 1-an de majo samjare, eble pro la deziro geedziĝi, vendante sian oficon al la pastro Johano de Graziani, sia baptopatro, (eble per la sumo de 650 kg da oro, laŭonidire). Tia procedo estis tuj taksata simonio, sed Graziani estis kronita kun la nomo de papo Gregorio la 6-a.

Al la abdikanto Benedikto jam estis promesita la filinon de Gerardo el Galeria, kio tamen eble estis nur logaĵo por lin altiri al la abdiko kaj sin definitive liberigi el tiu stranga kaj malmorala papo.

Evidente Benedikto baldaŭ senkontentiĝis pri la vendo, eble pro la fakto ke al li ne estis koncedita la mano de la promesita junulino. Tial li revenis al la Urbo por eksigi Gregorion la 6-an. Benedikto reprenis Romon kaj restis sur la trono nur ĝis julio 1046 pro la interveno de Henriko la 3-a germana imperiestro, kaj de la Koncilio de Sutri: Benedikto estis ankaŭ senigita de la episkopa digneco; Gregorio la 6-a estis kuraĝigita abdiki (kvankam estimita de ĉiuj, oni juĝis ke la simonia aĉeto de la ofico igis malakceptebla lia - ankaŭ se laŭleĝe elektita – restado en la ofico). Oni elektis papo la germanan episkopon Suidgero kiu estis kronita kun la nomo Klemento la 2-a. Eksa Benedikto la 9-a ne konsentis kun la decido de sia eloficigo. Kiam Klemento forpasis [[la 9-an de oktobro 1047 (oni diris venenigita de li), Benedikto, dum diversloke oni diskutadis ankaŭ proponante lian reenoficigon, reokupis la palacon Laterano (novembron 1047, el kiu estis forigita iniciate de roma patriciaro.

Dume mortis Gregorio la 6-a kaj Silvestro la 3-a retiriĝis al privata vivo; kaj laŭjure komencis pape ofici Popono el Brixen kun la nomo de Damaso la 2-a.

La ekspapo Benedikto la 9-a rezignis sin defendi kontraŭ la akuzo pri simonio kaj oni lin ekskomunikis.

Benedikto post la eloficigo[redakti | redakti fonton]

Ĉi-punkte la sorto de Benedikto fariĝas iom obskura; oni scias, el kronikoj, ke li mortis en la monaĥejo de Grottafferata najbare de Romo fine de 1055. Papo Leono la 9-a, sekvulo de Damaso la 2-a eble forprenis la kanonikajn cencurojn lin perdonante ĉar eble pentinta. Troviĝas notarie aktoj registrantaj liajn donacojn al lia frato Gvido, patro de johano kiu estos, tri jarojn poste, levita al papado kun la nomo Benedikto la 10-a (taksita poste kontraŭpapo) kaj al la monaĥejo de Sanktuloj Kosma kaj Damiano en Romo (1055). En la januaro de 1056 li estis jam forpasinta ĉar liaj tri fratoj provizis celebrigi propetajn preĝojn por lia animo. Aliaj fontoj, male, enŝovas ke li daŭrigis serĉi apogojn por reveni al la antaŭa pozicio kaj ke ne ĉesis minaci la romajn papojn.

Juĝoj pri Benedikto la 9-a[redakti | redakti fonton]

Sankta Pier Damiani rimarkigas en sia "Liber Gomorrhianus", ke Benedikto estisdiablo pastre kamuflita. Laŭ Bonizono, episkopo unue de Sutri kaj fine de Piaĉenco, diris ke li kutimis plenumiadultojn kaj mortigojn. Historiisto Gregorovius skribis ke kun Benedikto la 9-a la papado atingis la fundon de la dekadenco morala. Catholic Encyclopedia lin priskribas kiel malfeliĉo por la tuta Eklezio. En la tria libro de siaj “Dialogoj”, papo Viktoro la 3-a (1086-1087), lin memorigas per bruligaj vortoj. Tamen la tiutempaj kronikoj al li atribuas decidojn kuragajn kaj gravajn por la Eklezio, en kiuj li montris aŭdacon kaj firmecon: li kunvokis du sinodojn por meti ordon en la oficoj ekleziaj, ofte atingitaj pere de simonio, en marto 1035 li ekskomunikis la superpotencan episkopon de Milano Ariberton, kanonizis (post nur sep jaroj el la morto) la monaĥon Simeonon el Sirakuzo (kaŭzo anoncita de Popono, estonta Damaso la 2-a); li sukcesis pacigi kontrastojn inter diocezoj, kiel inter Aquileia kaj Grado. Lia unua papado (12 jaroj, afero malofta en tiu epoko) li sintenis firme en epoko ekstreme perforta kaj kaosa, en kiu la araboj disverŝiĝis tra la Mediteraneo kaj tra eŭropaj marbordoj, la Bizancanoj ofte praktikis entrudiĝojn en la Eklezio, Frankoj kun Normanoj kaj aliaj germanaj popoloj jam celis la superregadi en la itala duoninsulo. Lia mano tenadis la bridojn firmaj por la komuna avantaĝo; elstaraj personoj de la Eklezio ne ĉesis postukis lian revenon al la papa ofico...

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • Renzo Rosso, Il Trono della Bestia, 2002, ISBN-13: 9788838473654 (Romano kiu prikribas lian malhonestan vivon)

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

[4] Commons=Benedikto la 9-a

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter De Rosa, Vicari di Cristo, Armenia, Milano, 1989

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]