Benjamin Rowland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Rowland
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1904 (1904-12-02)
en Overbrook
Morto 3-an de oktobro 1972 (1972-10-03) (67-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo arthistoriisto • universitata instruisto
vdr

Benjamin Rowland (naskiĝis la 2-an de decembro 1904 en Overbrook, kvartalo de Filadelfio en Pensilvanio; mortis la 3-an de oktobro 1972 en Kembriĝo, Masaĉuseco) estis usona arthistoriisto specialiĝinta pri la arto de suda Azio. Li estis profesoro ĉe Universitato Harvard.

Rowland en la aĝo de 23 jaroj diplomiĝis ĉe Universitato Harvard kun bakalaŭro en 1928 kaj doktoriĝis pri arthistorio en 1930. La temo de la disertaĵo, publikigita en 1932, estis la 15-jarcenta kataluna pentristo Jaume Huguet. De 1930 li estis tutoro ĉe Harvard kaj turnis sin al azia arto, por kiu li lernis la japanan kaj la ĉinan lingvojn. En 1932/33 li entreprenis studvojaĝon al Tokio kaj Kioto, Pekino kaj Barato (Nov-Delhio) kaj en 1936/37 al Barato, Afganio, Pakistano kaj Cejlono (la nuna Srilanko) por studi budhismajn murpentraĵojn. Lia studo de helenisma-romia influo sur budhana skulptaĵo - aparte fokusita en la antikva regiono Gandaro - establis lian reputacion kiel arthistoriisto. En 1941 li iĝis lektoro en la Universitato Harvard kaj en 1950 profesoro kiel posteulo de Langdon Warner, de 1960 kiel Gleason Profesoro de Belartoj. Dum 2-a Mondmilito li estis spionoficiro por la Usona Mararmeo en Vaŝingtono. Krom sia profesoreco, li estis kuratoro de la azia kolekto ĉe la universitata arta muzeo Fogg Art Museum en Kembriĝo, Masaĉuseco. Li prelegis ne nur pri sia fako, orienta Barato, sed ankaŭ pri, ekzemple, amerika arto. En 1955 li estis elektita al la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj.

Li pentris akvarelojn, kiujn li ankaŭ publike ekspoziciis en diversaj galerioj. Li kolektis sudazian arton kaj testamentis la kolekton al la Muzeo Viktoria kaj Alberto en Londono.

Li estis amiko de la kuratoro de hinda arto ĉe la Bostona Belarta Muzeo Ánanda Ĉómarasvami kiu prezentis lin al hinda arto en la fruaj 1930-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • informoj pri li en la reta Vortaro de Arthistoriistoj (angle Dictionary of Art Historians)