Berberis gagnepainii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berberis gagnepainii
Berberis gagnepainii
Berberis gagnepainii
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Ranunkulaloj “ Ranunculales “
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Berberiso Berberis
Specio: Berberis gagnepainii
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Berberis gagnepainii estas plantspecio el la genro de Berberisoj (Berberis), kiu hejmiĝas en Ĉinujo. La aŭtoro, kiu priskribis la specion unuafoje, estis Camillo Karl Schneider. Li donis al la planto la nomon honore al la franca botanikisto François Gagnepain (1866–1952).

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La hejmregiono de la gagnepain-a berberiso estas la okcidenta parto de Ĉinujo. Ĝi enkondukiĝis en 1904 en Eŭropo fare de Ernest Henry Wilson, kiu de 1899 ĝis 1905 por la hortikultura entrepreno Veitch and Sons kiu en okcidenta kaj meza Ĉinujo kolektis plantojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Gagnepain-a berberiso estas malgranda, dense kreskanta, ĉiamverda arbedo kun vertikalaj branĉoj. La multnombraj folioj havas rande multajn pikilojn, kiuj longas ĝis 10 cm kaj estas mallarĝaj. La supra surfaco de la folioj estas malbrile verda kaj la malsupra surfaco brile verda. La tripartaj folidornoj longas ĝis 2 cm. La flavaj floro staras po ses aŭ dekdu floraroj. La fruktoj estas nigraj kaj prujkovritaj beroj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj aliaj berberisoj ankaŭ ĉi-tiu specio estas uzata kiel ornamarbedo. Ĝi taŭgas por ĝia kreskoformon kiel netrairebla heĝo.

Formoj[redakti | redakti fonton]

La gagnepain-a berberiso estas tre formriĉa. Multaj kultivataj naturaj varioj apartenas al Berberis gagnepainii var. lanceifolia AHRENDT.

Hibridoj[redakti | redakti fonton]

La specio hibridiĝas ofte kun aliaj specioj :

Kun la veruka berberiso la vario Berberis gagnepainii var. lanceifolia de Gagnepaina berberiso formas la hibridon Berberis × hybrido-gagnepainii| AHRENDT.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jost Fitschen: Gehölzflora, Bearb. von Franz H. Meyer, 11. erw. und korrigierte Auflage, Quelle und Meyer, Wiebelsheim 2002, ISBN 3-494-01268-7
  • John Kelly & John Hillier (eld.): The Hillier Bäume & Sträucher, 1. Aufl., Thalacker-Medien, Braunschweig 1997, ISBN 3-87815-086-5
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. eld. de Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 16. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-5080-8.

Retligoj[redakti | redakti fonton]