Accor Arena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bercy Arena, antaŭe nomita Palais Omnisports de Paris-Bercy, (Palaco Plursporta de Parizo-Bercy), plej ofte mallongigita al POPBBercy, estas palaco de sportoj situanta en la 12-a arondismento de Parizo.

Enkonduko

Inaŭgurita en 1984, elpensita de teamo da arĥitektoj konsistanta el Andrault-Parat, Prouvé kaj Guvan kaj konstruita de grupo Eiffage, ĝi estas la loko kie okazas "ATP Masters Series" de teniso, matĉoj de korbopilko, biciklado sur kurejo, matĉoj de bokso ktp. La maksimuma nombro da spektantoj varias de 7,000 al 17,000 depende de la antaŭplanita evento.

La palaco, gastigis interalie la Eŭropajn ĉampionadojn de arta gimnastiko en 2000, la "Final Four" de korbopilko en 1991, 1996 kaj 2010 kaj la "FIBA EuroBasket 1999" en 1999.

Koncertoj (laŭalfabete)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj