Björk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Björk Guðmundsdóttir
Björk Guðmundsdóttir
kantistino kaj kantverkistino
Naskiĝo 21-a de novembro 1965
en Rejkjaviko, Islando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Björk Guðmundsdóttir (naskita la 21-an de novembro 1965 en Rejkjaviko) estas islanda kantistino kaj kantverkistino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Björk komencis sian muzik-karieron dum sia dek-unua jaro, kiam ŝi komencis studi la pianon klasikan en sia bazlernejo. Unu el ŝiaj instruistoj ekspedis al Radio Unu, radiostacio loka, bendon de Björk kantanta la kanton "I Love to Love" de Tina Charles. La stacio ludis la bendon nacie; kiam reprezentanto de la diskeldonejo Fálkinn aŭdis ĝin, li kontaktis Björkon por proponi kontrakton. Per helpo de sia vicpatro, gitaristo, ŝi registris en 1977 sian albumon unuan, Björk, kiu inkluzivis plurajn islandajn kantojn por infanoj kaj refarojn de kantoj popularaj kiel "Fool on the Hill" de Beatles. La albumo estis tre populara en Islando, sed estis preskaŭ nekonata en aliaj landoj.

Punko eventuale influis Björkon; dekkvarjara ŝi kreis la tute inan grupon Spit and Snot, kaj, post mallonga tempo, la ĵazrokan grupon Exodus en 1979. En 1980, havante dek kvin jarojn, ŝi diplomiĝis ĉe muziklernejo, kaj en 1981, ŝi kaj Jakob Magnússon (la basludanto de Exodus) kreis alian grupon, Tappi Tíkarrass, kaj publikigis etendatan unuopaĵon, Bitið fast í vitid, dum la sama jaro. Ilia albumo Miranda estis publikita en 1983.

Poste, Björk laboris kun Einar Örn Benediktsson kaj Einar Melax de Purrkurr Pillnikk, kaj Guðlaugur Óttarsson, Sigtryggur Baldursson kaj Birgir Morgensen de Þeyr. Verkinte kantojn kaj ekzercinte dum du semajnoj, ili aperis kun la nomo KUKL (kiu en la islanda signifas "sorĉado"). La grupo malkovris ke ili bone funkciis kune, kaj decidis daŭrigi, formante sonon kiu laŭ iuj similas al gotikroko. Björk komencis montri indikojn de sia normiĝonta kantadstilo, interpunkciata per hurloj kaj kriegoj.

KUKL turneis tra Islando kun la brita anarkiista grupo Crass, kaj poste vizitis Brition por prezentadaro kun Flux of Pink Indians. La grupo verkis du albumojn rezulte el tiuj kunlaboroj: The Eye en 1984 kaj Holidays in Europe en 1986, ambaŭ kun Crass Records. Somere de 1986, pluraj membroj de KUKL fondis la grupon Sugarcubes.

Popularo[redakti | redakti fonton]

Björk en la muzikfestivalo Rock en Seine en 2007

La unua unuopaĵo de Sugarcubes, "Ammæli" ("Naskiĝtago"), popularegiĝis en Anglio. Sugarcubes akiris fanatikaron rimarkindan Usone kaj Britie, kaj komencis ricevi telefonvokojn de diskeldonejoj. La grupo subskribis ĉe la firmao "One Little Indian" kaj registris sian albumon unuan Life's Too Good en 1988, albumon kiu donis al ili famon internacian; ili estis la unua rokgrupo islanda kiu ricevis tian popularon. Dum sia tempo kun Sugarcubes, Björk partoprenis en pluraj aliaj projektoj. Ŝi registris la kolekton Gling-Gló de populara ĵazo kaj verkojn originalajn kun la bopa grupo Trio Guðmundar Ingólfssonar, publikita en Islando. Björk ankaŭ kontribuis sian voĉon al la registro Oooops de 808 State; tio kultivis ŝian intereson pri haŭz-muziko.

Post tempo, tensio pliiĝis inter Björk kaj Einar Örn, kaj en 1992 Sugarcubes malfondiĝis. Björk transloĝiĝis al Londono kaj komencis pensi pri solokariero. Tial ŝi komencis labori kun Nellee Hooper, kiu estis produktinta por Massive Attack kaj aliaj. Ili kune produktis la unuan internacie popularan kanton de la kariero sola de Björk, "Human Behaviour". Ŝia tria albumo, Debut, havebliĝis junie de 1993, kaj ricevis recenzojn bonajn; ĝi estis la albumo de la jaro laŭ New Musical Express, kaj havis milionon da vendoj en Usono. Debut estas kombinaĵo el kantoj kiujn ŝi verkis ekde sia adolesko, kaj tekstaj kontribuoj de Hooper.

Björk reiris al la studio dum 1994 por labori pri sia venonta albumo kun Nellee Hooper, Tricky, Graham Massey de 808 State, kaj produktisto Howie B. Post enhavas kantojn bazitajn en la rilatoj de Björk kaj kantojn pri amo (unu el ŝiaj preferataj temoj), kaj ankaŭ iom da koleran kaj frontan materialon.

Ŝi verkis la titolan kanton por la albumo Bedtime Stories de Madonna, kaj aperis en MTV Unplugged dum tiu tempo. En 1995, la albumo nova Post pretis; ĝi aperis en junio kaj atingis la pozicion 2 en la pop-muzikaj ĉartoj de Britio, kaj vendiĝis milionfoje en Usono. Januare de 1997, Telegram, albumo de remiksoj de la kantoj de Post, estis publikita.

Poste dum tiu jaro, la albumo elektronika Homogenic aperis. Björk verkis la albumon kun produktistoj Mark Bell de LFO kaj Howie B; multaj remiksoj nun estas faritaj. Homogenic estas konsiderata kiel unu el la pli eksperimentaj verkoj de Björk, kun enormaj ritmoj kiuj reflektas la pejzaĝon de Islando.

En 2001 la albumo Vespertine aperis. Per tiu albumo, Björk kreis internan, personan mondon de mikropulsoj kaj ritmetoj. La albumo inkluzivis ĉambrajn orkestrojn, inuitajn ĥorojn, kvietegajn vortojn, kaj personajn temojn. Por la albumo Björk laboris kun la eksperimentaj son-manipulantoj Matmos, la dana Thomas Knak, kaj la eksperimenta harpistino Zeena Parkins.

En 2003 Björk publikigis serion de malkostaj DVD-oj kaj KDaroj kun multe da antaŭe nehavebla materialo. Greatest Hits estas retrospektivo de la antaŭaj dek jaroj de ŝia kariero sola. Nova eldono de ŝia muzikvideara DVD Volumen havebliĝis ankaŭ dum 2003; enhavis ĝi ĉiom da la muzikvideoj de Björk ĝis tiu tempo.

Aŭguste de 2004 havebliĝis la plej lasta kaj eble plej eksperimenta albumo de Björk, Medúlla. Rimarkinde estas ke ĉiom da la enhavaĵoj ŝi verkis tute per voĉaj specimenoj kiujn traktis kaj tavoligis ŝi.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

La mallonga aktora kariero de Björk komenciĝis en 1990, kiam ŝi aperis en Juniper Tree, rakonto de sorĉado bazita sur la samnoma rakonto de la fratoj GRIMM. Björk aktoris en la rolo de Margit, knabino kies patrino estas mortigita ĉar ŝi praktikis sorĉadon. Björk ankaŭ havis rolon nemenciitan en Prêt-à-Porter en 1994.

En 1999, Björk estis petita por verki kaj produkti la muzikon por la filmo Dancer in the Dark, muzikteatraĵo pri enmigrinto al Usono nomata Selma kiu batalas pagi operacion por preventi ke ŝia filo blindiĝu. Direktoro Lars von Trier poste petis ke ŝi transprenu la rolon de Selma, kiun peton ŝi rifuzis komence. Li tiam diris ke li ĉesigos la projekton, kiu kaŭzus ke la verko kiun ŝi jam faris vaniĝus. En la fino ŝi akceptis la rolon. Filmado komenciĝis en frua 1999, kaj la filmo estis montrita en 2000 en la 53-a Festivalo de Cannes. Björk ricevis la premion de la plej bona aktorino pro sia rolo, sed ŝi diris ke la filmado estis tiom laciga korpe kaj emocie ke ŝi neniam denove aktoros. La muziko kiun Björk kreis por la filmo aperis en albumo kun la titolo Selmasongs.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Tappi Tíkarrass (1982 - 1984)[redakti | redakti fonton]

KUKL (1983 - 1986)[redakti | redakti fonton]

Sugarcubes (1986 - 1992)[redakti | redakti fonton]

Kariero sola (1976 - nun)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]