Bielo
Bielo | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Bielo | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Bielo | ||||
Koordinatoj | 47° 8′ 15″ N 7° 14′ 50″ O / 47.13750 °N, 7.24722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 15″ N 7° 14′ 50″ O / 47.13750 °N, 7.24722 °O (mapo) | ||||
Areo | 21,21 km² | ||||
Alteco | 434 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 2500 | ||||
Komunumkodo | 0371 | ||||
Enkonduko
Bielo (germane Biel, france Bienne) estas post Berno la dua urbo de la Kantono Berno kaj estas oficiale dulingva (germana kaj franca). La loĝantara komunumo Bielo troviĝas en la Berna Lagolando kaj estas la ĉefurbo de la samnoma administra distrikto. Bielo estas la ekonomia centro de la regiono kaj kvazaŭ la pordego al la Ĵuraso.
Geografio
Bielo troviĝas borde la la Lago de Bielo kaj estas grava centro de horloĝa industrio. Ĝia loĝantaro nombris 50852 personojn la 31-an de decembro 2007.
Kvartaloj de la urbo
La urbo bielo konsistas el la jenaj kvartaloj: grekeBielo (malnova urbocentro) grekeRebberg/Vignoble grekeNeustadt Nord/Nouvelle ville nord grekeNeustadt Süd/Nouvelle ville sud grekeBözingen/Boujean (Buschang) grekeMett/Mâche grekeMadretsch Nord grekeMadretsch Süd grekeVingelz/Vigneules
Lingvoj
Pro ĝia situo sur la lingvo-limo Bielo estas oficiale dulingva urbo germana kaj franca. Pro la granda nombro de eksterlandanoj oni parolas en Bielo ankaŭ multajn aliajn lingvojn, kaj memkompreneble la bernan dialekton de la alemana.
Muzeo Neuhaus
Tiu muzeo entenas verkojn de pluraj pentristoj el la familio Robert. En tiu dinastio estas ses pentristoj, la plej fama estas Léopold Robert (1794-1835). En apuda vilaĝo Evilardo loĝis Philippe Robert (1881-1930), unu el la ses pentristoj, kies nepino estas Mireille Grosjean-Robert.
La muzeo Robert (Neuhaus) estis la celo de la postsomera renkontiĝo de Svisa Esperanto-Societo la 31an de aŭgusto 2013.
Planlingva kaj mondlingva movado
Volapuko
Laŭ Universalaj Lingvoj en Svislando en Bielo Friedrich Schneeberger, kiu poste estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj fine transiris al Ido, lernis la volapukan.
Esperanto
En la 1940-aj jaroj funkciis en Bielo la Esperanto-Grupo Konkordo, kiel motoroj estis Willy Voirol-Reichen kaj lia frato.
En la jaro 1956 la biela Esperanto-aktivulo Marcel Erbetta lanĉis la agadon Grajnoj en vento, kies celo estis la interŝanĝo inter lernantoj kaj progresigo de la Esperanto-instruado en bazaj lernejoj.
Kvinfoje, nome en 1911, 1924, 1925, 1938 kaj 1959, la jarĉefkunveno de Svisa Esperanto-Societo okazis en Bielo.
En Bielo ekzistas oficiala Esperanto-klubo, kaj en ĉi-tiu urbo ĉiam vivis aktivaj Esperantistoj. Urbe konata persono estas la artisto kaj memnomumita Reĝo Parzival kun burĝa nomo Serge Reverdin.
Ek de du jaroj (2010-2012) regule kunvenas en Bielo la estraro de Svisa Esperanto-Societo.
Fontoj
(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 152, 194, 222, 223 kaj 618)
Historio
La unua dokumenta mencio de Bielo datiĝas el la jaro 1142 kiel apud Belnam.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bielo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|