Björn Collinder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Björn Collinder
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1894 (1894-07-22)
en Sundsvall
Morto 20-an de majo 1983 (1983-05-20) (88-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj sud-sameafinnahungarajukagira lingvarosvedaEsperantogermana
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Erik Collinder
Frat(in)o Per Collinder
Edz(in)o Birgitta Norrby-Collinder
Okupo
Okupo lingvistotradukisto • universitata instruisto
vdr

Erik Alfred Torbjörn COLLINDER (naskiĝis la 22-an de julio 1894 en Sundsvall, Svedio, mortis la 20-an de majo 1983 en Vieno, Aŭstrio), ofte mallongigata Björn Collinder, estis sveda profesoro pri finno-ugraj lingvoj en la universitato de Upsalo.

Laŭ Biografiskt Lexikon för Finland (BLF), en sia maljuna aĝo, ”Collinder ŝajnis kiel giganto de sciado kiu unuigis la prasvedeco kun vasta scio pri la mondaj kulturoj”. En 1932 li publikigis superrigardo de la samea kulturo, Lapparna. Deras kultur och arbetsliv, kiu iĝis vaste konata. Li plene parolis la finna kaj la hungara. Li estis lingvopuristo kaj kontraŭis precipe la anglan influon en la sveda, sed ankaŭ aliajn lingvajn modajn fenomenojn. En la libro Allmogemål och språkvård (’kamparanaj dialektoj kaj lingvoprizorgo’) de 1955, li ampleksigis la svedan skriblingvon per la laŭ BLF ”riĉa lingvo-arsenalo” de la dialektoj.

Post konatiĝo kun Otto Manninen li interesiĝis pri tradukoj, kaj post pluraj jaroj da laboro, lia traduko de Kalevala estis publikigita en 1948, kun ilustraĵoj de Akseli Gallen-Kallela. Ĝi estas konsiderata kiel grandkvalita traduko.[1]

Li lerte defendis Esperanton en radio-diskutado mondlingva printempe de 1933, kaj ankaŭ post la dua mondmilito plu estis aktiva esperantisto.[2] Jam lia patro, gimnazia instruisto en Sundsvall, estis esperantisto, menciita en la Jarlibro Esperantista de 1897, la 8-a serio de la Adresaro de la Esperantistoj.[3]

Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1929. Über den finnisch-lappischen Quantitätswechsel I (germane: "Pri la finna-samea kvanto-ŝanĝo I"). Uppsala.
  • 1932. Die urgermanischen Lehnwörter im Finnischen (germane: "La praĝermanaj pruntvortoj en la finna").
  • 1934. Indo-uralisches Sprachgut (germane: "hindeŭropa kaj urala lingvaroj"). Uppsala.
  • 1938. Lautlehre des waldlappischen Dialektes von Gällivare (germane: "sonstudoj de la arbare samea dialekto de Gällivare"). Helsinko: Suomalais-ugrilainen Seura. (= Mémoires de la Société finno-ougrienne 74.)
  • 1939. Reichstürkische Lautstudien (germane: "Imperiaj turkaj sonstudoj"). Uppsala.
  • 1940. Jukagirisch und Uralisch. Uppsala: Almqvist & Wiksell.
  • 1941. Introduktion i språkvetenskap
  • 1943. Lappisches Wörterverzeichnis aus Härjedalen (germane: "samea vortaro el Härjedalen"). Uppsala.
  • 1949. The Lapps. Novjorko: Princeton University Press for the American Scandinavian Foundation.
  • 1949. The Lappish Dialect of Jukkasjärvi: A Morphological Survey (angle: "La samea dialekto de Jukkasjärvi: morfologia enketo"). Uppsala: Almquist & Wiksell.
  • 1954. Scandinavica et fenno-ugrica. Almqvist & Wiksell.
  • 1955. Finno-Ugric Vocabulary: An Etymological Dictionary of the Uralic Languages (angle: "Finn-ugra vortaro: Etimologia vortaro de la uralaj lingvoj"). (kunlaboraĵo) Stokholmo: Almqvist & Viksell. (dua, reviziita eldono: Hamburgo: eldonejo Helmut Buske, 1977.)
  • 1957. Survey of the Uralic Languages. (kunlaboraĵo, angle: "enketo de la uralaj lingvoj") Stokholmo: Almqvist & Viksell.
  • 1957. Den Poetiska Eddan (svede: "la poezia Edda"). Örebro: Forum.
  • 1960. Comparative Grammar of the Uralic Languages (angle: "kompara gramatiko de la uralaj lingvoj"). Stokholmo: Almqvist & Viksell.
  • 1964. Ordbok till Sveriges lapska ortnamn (svede: "Vortaro de la sameaj loknomoj de Svedio"). Uppsala.
  • 1964. The Kalevala and Its Background (angle: "la Kalevalo kaj ties fono"). Stokholmo: Almqvist & Wiksell.
  • 1964. Sprachverwandschaft und Wahrscheinlichkeit. Ausgewählte Schriften neu veröffentlicht zum 70. Geburtstag des Verfassers 22. Juli 1964 zusammen mit einer Bibliographie der Werke von Björn Collinder 1921-1964 (germane: "Lingva afineco kaj probablo. Elektitaj Skribaĵoj reeldonitaj por la 70-a naskiĝtago de la aŭtoro la 22-an de julio 1964 kune kun bibliografio de la verkoj de Björn Collinder 1921-1964"). Uppsala.
  • 1965. An Introduction to the Uralic Languages (angle: "enkonduko al la uralaj lingvoj"). Berkeley kaj Los-Anĝeleso: University of California Press
  • 1965. Hat das Uralische Verwandte? Eine sprachvergleichende Untersuchung (germane: "Ĉu la urala lingvaro havas parencojn? Kompara lingvoscienca studo"). Uppsala
  • 1968. Kritische Bemerkungen zum saussure'schen Cours de linguistique générale (germane: "Kritikaj rimarkoj pri la verkaĵo Cours de linguistique générale (Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko) de Ferdinand de Saussure"). Uppsala.
  • 1970. Noam Chomsky und die generative Grammatik. Eine kritische Betrachtung (germane: "Noam Chomsky kaj la generativa gramatiko. Kritika konsidero"). Uppsala.
  • 1977. Svensk ordnyckel med förkortningslexikon (svede: "sveda vortŝlosilo kun vortaro de mallongigoj"). Brunna: Förlagshuset Fyris AB.
  • 1978. Sprache und Sprachen. Einführung in die Sprachwissenschaft (germane: "lingvo kaj lingvoj - enkonduko al la lingvoscienco"). Hamburgo: eldonejo Helmut Buske.
  • 1983. Stora ordboken. Svensk ordnyckel (svede: "la granda vortaro - sveda vortŝlosilo"). Liber.

Fontoj[redakti | redakti fonton]