Blankakapa vulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakapa vulturo
Blankakapa vulturo, ĉe Parko Las Águilas, Tenerife, Hispanio
Blankakapa vulturo, ĉe Parko Las Águilas, Tenerife, Hispanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Trigonoceps
Specio: T. occipitalis
Trigonoceps occipitalis
(Burchell, 1824)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakapa vulturoBlankkapa vulturo (Trigonoceps occipitalis) estas malnovmonda vulturo endemia de Afriko. Ĝi distribuiĝas sude de Sahelo el Senegalio al meza Sudano kaj Etiopio, kaj de tie suden tra Kenjo kaj Ugando tra Orienta Afriko kaj Suda Afriko, sed ne tiom ĝis Sudafriko.

Aspekto

Flugante ĉe Nacia Parko Kruger, Sudafriko
ĉe Kasteeltuinen Arcen, Nederlando
Ĉe Parko Las Aguilas, Tenerife, Hispanio

Ĝi havas rozkoloran al helruĝecan bekon larĝegan ĉebaze kun bluecaj bekobazo kaj vaksaĵoj kaj blankajn kreston kaj gorĝareo, inter kiuj la senplumaj areoj de ties kapo estas palrozaj, kun ĝenerala hela kapokoloro, kio nomigas la specion.

Ĝi havas malhelbrunajn suprajn partojn kaj nigrajn vostoplumojn. La plumoj en ties plej subaj partoj (ventro) kaj femuroj (kruroj) estas blankaj, sed ĉio separate el la blanka kapo per rimarkinda nigraj brusto kaj kolumo. Ĝi havas averaĝan enverguron de pli da 2 m.

Temas pri fortika vulturo kun hegemonia blanka kaj nigreca plumaro ĉe plenkreskulo. La blanka krono estas kresteca, kio havigas strangan kaj diferencigan mienon. La latina scienca nomo occipitalis aludas al tiu krona identigilo.

La Blankakapa vulturo estas mezgranda vulturo, 72–85 cm longa kaj kun enverguro de 207–230 cm.[1][2] Inoj pezas pli ol maskloj; tiuj kutime pezas ĉirkaŭ 4.7 kg, dum maskloj pezas 4 kg aŭ malpli.

Kutimoj

Tiu spcio pasas multan tempon ŝvebe kaj serĉe manĝon. Ili ripozas en altaj arboj ĉe akvo nokte.

Ili preferas miksan, sekan arbaron je malaltaj teroj, evitante duonaridajn dornarbarajn areojn. Ili loĝas ĝis 4,000 m en Etiopio, kaj eble 3,000 m en Kenjo, kaj havas teritorion ĉe la dorna arbaro de Acacia de Bocvano. Ili ĝenerale evitas homajn setlejojn. Tiu specio ŝajne estas specio de longvivaj loĝantaj birdoj kiuj restas en sia teritorio. Ili povas ĝenerale flugi pli malalte ol aliaj vulturoj, kaj estas ofte la unua vulturspecio kiu alvenas ĉe la kadavraĵoj. Ĝi troviĝas often ĉe la periferio de vulturaroj ĉe grandaj kadavraĵoj, kaj ankaŭ ofte ĉe malgrandaj kadavraĵoj kaj probable estas eventuala predanto. Ili nestumas en arboj, ĉefe Acaciabaobaboj. La ino demetas ununuran ovon paron de monatoj post la fino de la pluvsezono kaj post la komenco de la seka sezono.

Statuso

La Blankakapa vulturo estas pli rara ol antaŭe supozata, kaj tiele ties konservostatuso estis ŝanĝata el Malplej Zorgiga al Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[3]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. www.arkive
  2. google books
  3. See BirdLife International (2007a,b).